Ernst Sorge (maldekstre) kun Johannes Georgi ĉe la stacio Eismitte

Ernst SORGE (naskiĝinta la 25-an de februaro 1899 en Vieselbach, mortinta la 28-an de aprilo 1946 en Arnstadt) estis germana glaĉerfakulo, polusa esploristo kaj geoscienculo. Aparte liaj trovoj en la stacio "Eismitte" de sur Gronlando li pioniris glaciologie.

Vivo

Post frekvento de la nehumanisma gimnazio je Schmargendorf li soldatis dum la Unua mondmilito. Inter 1919 kaj 1923 studis li Berline matematikon, fizikon kaj filozofion kaj akiris la instruadrajton ĉelernejan. En la jaro 1927, li estis dungita ĉe la reformpedagogia lernejo Schulfarm Insel Scharfenberg post kiam li sukcese faris kromekzamenon pri geografio en la jaro 1926. Post studado, Ernst Sorge disertaciis sub la gvidado de Albrecht Penck en 1929 defendante la tezon Die Trockengrenze von Südamerika.

Ekde la jaro 1920, Ernst Sorge estis alpisto. Samjare li vizitis Islandon kun tri akompanantoj. Dum la somero de 1929, laŭ la deziro de Alfred Wegener, li partoprenis ties unuan ekspedicio al Gronlando, dum kiu Sorge sukcese faris la unuajn mezurojn de glacikvanto sur la interna glaciaro. De la jaro 1930 ĝis 1931 Ernst Sorge partoprenis en la ĉefekspedicio de Wegener, kie li vintris kun Johannes Georgi kaj Fritz Loewe ĉe la stacio "Eismitte" kaj faris glaciologiajn mezurojn. En majo de 1931, post la savo de la stacio "Eismitte", kiam estis konstatite ke Alfred Wegener ne revenis de sia lasta glitvojaĝo, Sorge kaj la geodeziisto Karl Weiken sukcesis trovi la enterigitan kadavron de la gvidanto de la ekspedicio la 12-an de majo 1931.

En la jaro 1932 Arnold Fanck instigis Sorge partopreni kiel scienc-konsilisto kun Loewe en filmekspedicio je Gronlando. Sur tiu esplora vojaĝo, Sorge faris mezurojn de glacikvantoj, filmis glaĉerojn kaj mezuris fjordajn profundecojn. En la jaro 1935 li kune kun sia edzino kaj la alpinisto Oskar Lutz, vizitis Spicbergom en esplorvojaĝo financita el privataj rimedoj, por fari similajn mezurojn kiel en Gronlando.

Ernst Sorge ĉiam entuziasme engaĝiĝis en la pripolusa esplorado kaj alportis grandajn meritojn, precipe en la fako de glaĉera esplorado.

Verkoj

Libroj, artikoloj, eseoj

  • Ernst Sorge: Die Trockengrenze Südamerikas (disertacio). E. Ebering, Berlin 1930.
  • Ernst Sorge, ĉapitro apud: Alfred Wegener: Mit Motorboot und Schlitten in Grönland. Velhagen & Klasing, Bielefeld 1930.
  • Ernst Sorge: Mit Flugzeug, Faltboot und Filmkamera in den Eisfjorden Grönlands. Ein Bericht über die Universal-Dr.-Fanck-Grönlandexpedition. Drei Masken, Berlin 1933. (Digitalisat)
  • Ernst Sorge: Die Arktis. Ĉe: Nord- und Mittelamerika – die Arktis. Natur, Kultur und Wirtschaft. Akademische Verlagsgesellschaft Athenaion, Potsdam 1933.
  • Bernhard Brockamp, Ernst Sorge kaj Kurt Wölcken: Seismik. Ĉe: Wissenschaftliche Ergebnisse der Deutschen Grönland Expedition Alfred Wegener 1929 und 1930–1931. Band 2, F. A. Brockhaus, Leipzig 1933.
  • Ernst Sorge: Der weiße Tod. Ĉe: Männer sehen dem Tod ins Gesicht. Tatsachenberichte. Eldonis Victor Witte. Drei Masken Verlag, Berlin 1935, p. 61–82.

Filmoj

  • Ernst Sorge: German Greenland Expedition Led by Alfred Wegener 1930–1931. 1. Teil: Überfahrt nach Grönland und Erreichung des Aufstiegsgletschers, 2. Teil: Hinaufschaffen der Ausrüstung auf das Inlandeis, erste Fahrten mit Motor- und Hundeschlitten. 3. Teil: Von der Errichtung der Station Eismitte bis zum Ende der Expedition. RWU Berlin. 1931–1932.
  • Ernst Sorge kaj Walter Riml: Entstehung von Eisbergen an der Küste Grönlands. RWU Berlin, 1934.

Literaturo

  • Kurzbiographie im Vorspann zu seiner Erzählung Der weiße Tod. In: Victor Witte (eld.): Männer sehen dem Tod ins Gesicht. Tatsachenberichte. Drei Masken Verlag, Berlin 1935, S. 140–166.
  • John D. Cox: Climate Crash: Abrupt Climate Change and what it Means for Our Future. National Academies Press, 2005, ISBN 0-309-09312-0.
  • Johannes Georgi: Im Eis vergraben. Erlebnisse auf Station Eismitte der letzten Grönland-Expedition Alfred Wegeners. Verlag des Blodigschen Alpenkalenders Müller, München 1933.

Notoj

    This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.