Ernst Gideon von Laudon | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Gideon Ernst Freiherr von Laudon | |||||
Naskiĝo | 13-an de februaro 1717 en Ļaudona | ||||
Morto | 14-an de julio 1790 (73-jaraĝa) en Novajiĉino | ||||
Tombo | Laudon Palace vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstrio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Otto Gerhard Loudon vd | ||||
Gefratoj | Johann Reinhold von Loudon vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | oficiro • militestro vd | ||||
Aktiva dum | 1732– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ernst Gideon barono von Laudon (Loudon, Ernst Gideon Freiherr von Laudon; 13-a de februaro 1717, Tootzen, Sveda Latvio – 14-a de julio 1790 Nový Jičín estis Aŭstra armeestro, unu el la plej sukcesaj rezistantoj de prusia reĝo Frederiko la Granda. Li famiĝis en la militoj kontraŭ Prusio kaj pro sia militiro al Balkano kontraŭ Osmanida imperio, kiu envicigis lin inter la famajn turkobatantojn. Ekde la jaro 1789 ĝis sia morto li estis soldata guberniestro en Habsburga Serbio.
El lia nomo devenas ekvoko aŭ malbeno himmellaudon! (Himmel Laudon, te. Firmamento, Laudon!), kiun onidire vokis la terurigitaj prusoj. Ĉirkaŭ la jaro 1757 omaĝe al li ankaŭ estiĝis ĉeĥa popola kanto Generál Laudon jede skrz vesnici, má bílou čepici (esperante: Generalo Laudon veturas tra vilaĝo havante blankan ĉapon), verŝajne en Rynoltice en Regiono Liberec, kie la generalo restadis kelke da tagoj.