Ernst-Willner-premio | ||
literaturpremio | ||
---|---|---|
Nomita laŭ | Ernst Willner | |
Lando | Aŭstrio | |
La Ernst-Willner-premio (germane Ernst-Willner-Preis) estis literaturpremio kiu aljuĝitis ĝis 2014 ĉiujare krom la renoma Ingeborg-Bachmann-premio dum frua somero okaze de la rekta laŭtlegadkonkurso Tage der deutschsprachigen Literatur en Klagenfurt, Austrio. Ĝis la 2013-a jaro ĝi kolektitis fare de pluraj germanlingviaj eldonejoj. Sed en 2014 la kompleta sumo donitis ekskluzive fare de la klagenfurta entrepreno Buchhandlung Heyn kio necesigis alinomon je Mr. Heyn's Ernst-Willner-Preis.[1]
Tiu ĉi speciala premio donis al la partoprentintaj eldonejoj memkompreneble ankaŭ la eblecon de efika reklamad-platformhavigo. La monsumo gajnebla estis ĝis 2011 de 7.000 eŭroj, ekde 2012 de 5.000 eŭroj.
Historio
Tiu ĉi premio elpensitis por memori la ĵurnaliston kaj kulturulon Ernst Willner, unu el la kunfondintoj de la Bachmann-spektaklego kiu okazas ĉiujare ekde 1977. Willner estis ĉefintendanto de la ORF-landa studio karintia.
Premiitoj
- 1983: Bodo Morshäuser
- 1984: Helen Meier
- 1986: Arnulf Ploder
- 1987: Irina Liebmann
- 1988: Michael Wildenhain
- 1989: Sabine Peters
- 1990: Ludwig Roman Fleischer
- 1991: Marcel Beyer
- 1992: Ulrich Holbein
- 1993: Sandra Kellein
- 1994: Stefanie Menzinger
- 1995: Ingo Schulze
- 1996: Felicitas Hoppe
- 1997: Bettina Galvagni
- 1998: John von Düffel
- 1999: Thor Kunkel
- 2000: Andreas Maier
- 2001: Antje Rávic Strubel
- 2002: Mirko Bonné
- 2003: Ulla Lenze
- 2004: Simona Sabato
- 2005: Natalie Balkow
- 2006: Angelika Overath
- 2007: Jan Böttcher
- 2008: Clemens J. Setz
- 2009: Katharina Born
- 2010: Aleks Scholz
- 2011: Leif Randt
- 2012: Inger-Maria Mahlke[2]
- 2013: Heinz Helle
- 2014: Katharina Gericke[3]