Ernest Naville | |
---|---|
Ernest Naville en 1848, portreto farita de Elie Lecoultre kaj aperinta en la verko "Ernest Naville, sa vie et sa pensée" (lia vivo kaj pensado), de Hélène Naville (1913) | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de decembro 1816 en Chancy |
Morto | 27-an de majo 1909 (92-jaraĝa) en Ĝenevo |
Tombo | Cemetery of Poussy |
Lingvoj | Esperanto • franca |
Ŝtataneco | Svislando |
Alma mater | Universitato de Ĝenevo |
Familio | |
Patro | François Marc Louis Naville |
Infano | Adrien Naville |
Okupo | |
Okupo | filozofo • teologo • esperantisto |
Ernest NAVILLE (13-a de septembro 1816 – 3-a de majo 1909) [navij] estis franclingva svisa esperantisto. Li estis filozofo kaj kelkan tempon universitata profesoro en Genève. Unu el la malmultaj scienculoj, kiuj en la 19-a jarcento atentis Esperanton. En 1899 li sendis gravan raporton al la Franca Akademio de Sciencoj, kies membro li estis, pri la lingvo internacia, kaj konkludis tute favore al Esperanto. Eĉ 88-jara li parolis por Esperanto en la filozofia kongreso en Genève. Lia verko „La Devo“ aperis en Esperanta traduko de Antido (pseudonimo de René de Saussure).
Verkoj
- La Devo. Eld. Kŭndig, Ĝenevo, 1910? (11x16), 156 pĝ.
|