Ernest Meissonier | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Ernest Meissonier | |||||
Naskonomo | Jean-Louis-Ernest Meissonier | ||||
Naskiĝo | 21-an de februaro 1815 en Liono | ||||
Morto | 31-an de januaro 1891 (75-jaraĝa) en Parizo | ||||
Tombo | Cimetière de la Tournelle vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Lycée Charlemagne vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Élisa Meissonier • Emma Steinheil vd | ||||
Infanoj | Charles Meissonier vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | skulptisto • pentristo • politikisto • ilustristo vd | ||||
Laborkampo | pentrado vd | ||||
Aktiva en | Parizo • Romo • Nederlando vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | 1814, La Campagne de France ❦ Antibes. La promenade à cheval ❦ Au cabaret. Reître et lévrier vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Jean-Louis Ernest Meissonier (en franca [mɛsɔnje]; 21a de februaro 1815 – 31a de januaro 1891) estis franca pentristo de klasikismo kaj skulptisto fama pro siaj portretoj de Napoleono, de liaj armeoj kaj de militaraj temoj. Li dokumentis sieĝojn kaj armeajn manovrojn kaj estis la instruisto de Édouard Detaille.
Kariero
Meissonier ĝuis grandan sukceson en sia vivodaŭro, kaj estis aklamita kaj pro sia majstreco de la fajna detalaro kaj pro la fekunda manlaboremo. La angla artokritikisto John Ruskin ekzamenis lian verkaron detale pere de lupeo, "admirante la manan lertecon de Meissonier kaj okulon por sorĉaj detaletoj".[1]
La verkoj de Meissonier atingis enormajn prezojn kaj en 1846 li aĉetis grandan domon en Poissy, foje konata kiel Grande Maison. La Grande Maison enhavis du grandajn studiojn, nome vintra ateliero, situa sur la pinta planko de la domo, kaj sur grunda nivelo vitrotegmenta anekso nome somera ateliero. Meissonier mem diris, ke lia domo kaj temperamento apartenis al alia epoko, kaj kelkaj, kiel la kritikisto Paul Mantz ekzemple, kritikis la ŝajne limigitan repertorion de la artisto. Kiel Alexandre Dumas, li elstaris en pentrado de scenoj de kavalerio kaj vira aventuraro antaŭ fono de antaŭ-revolucia kaj antaŭ-industria Francio, specializante en scenoj de la vivo el 17a kaj 18a jarcento.
Galerio
- La sieĝo de Parizo en 1870, 1884.
- Napoleono la 3-a en la Batalo de Solferino, 1863.
- Kartoludo,
1861. - Ripozo post la batalo
- Studo de galopanta ĉevalo, s.d.
- Mem-portreto, oleskizo,
ĉ. 1865. - Fino de la kartoludo, ĉ. 1870
- La markizo de Manzanedo,
1872. - La kartoludistoj,
1872. - La filozofo,
1878. - Leland Stanford,
1881. - Portreto de la Marŝalo Ney, Duko de Elchingen
- Barikado
- La kartoludistoj, 1863, Metropola Muzeo de Arto
- Soldato ludanta teorbon, 1865, Metropola Muzeo de Arto
- Generalo kaj helpanto, 1869, Metropola Muzeo de Arto
Notoj
- ↑ King, Ross (2006), The Judgment of Paris, New York: Walker & Company, ISBN 0-8027-1466-8 p. 7.
Bibliografio
Verkoj publikigitaj ĝis 1901
- Alexandre, Histoire de la peinture militaire en France (Paris, 1891)
- Laurens, Notice sur Meissonier (Paris, 1892)
- Gréard, Meissonier (Paris and London, 1897)
- T. G. Dumas, Maîtres modernes (Paris, 1884)
- Ch. Formentin, Meissonier, sa vie—son œuvre (Paris, 1901)
- J. W. Mollett, Illustrated Biographies of Modern Artists: Meissonier (London, 1882)
Nuntempa verkaro
- Marc Gotlieb, The plight of emulation: Ernest Meissonier and French salon painting (Princeton University Press, 1996) (ISBN 0-691-04374-4), (ISBN 978-0-691-04374-6)
- Patricia Mainardi, The end of the Salon: art and the state in the early Third Republic (Cambridge; New York: Cambridge University Press, 1993) (ISBN 0-521-43251-0)