Ernő Zalai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de aŭgusto 1943 en Budapeŝto |
Morto | 1-an de januaro 2021 (77-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto |
Ernő ZALAI, laŭ hungarlingve kutima nomordo Zalai Ernő estis hungara ekonomikisto, profesoro, membro (korespondanta en 1998, ordinara en 2004) de Hungara Scienca Akademio.
Ernő Zalai naskiĝis la 5-an de aŭgusto 1943 en Budapeŝto, li mortis la 1-an de januaro 2021.
Biografio
Ernő Zalai frekventis mezlernejon en Jászberény, poste universitaton en Budapeŝto inter 1961-1966. Post la diplomo li ekinstruis samloke en Universitato Marx Károly. En 1969 li doktoriĝis. Ekde 1979 li estis katedrestro, inter 1988-1991 li estis vicrektoro. Li profesoriĝis en 1988. Ekde la [[1970-aj jaroj li ofte esploris aŭ instruis eksterlande. Li atingis la sciencan gradon PhD en 1981, li doktoriĝis en 1990 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li havis edzinon, kiu naskis 3 gefilojn. Li ricevis premiojn inter 1975-2012.
Elektitaj publikaĵoj
- Fixpont és egyensúly a gazdasági modellekben (1978)
- Munkaérték és sajátérték (1987)
- Bevezetés a matematikai közgazdaságtanba (1989)
- Matematikai közgazdaságtan (2000)