Ernő Wagner | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de novembro 1935 en Zalău |
Morto | 25-an de julio 1996 (60-jaraĝa) en Zalău |
Okupo | |
Okupo | historiisto |
Ernő WAGNER [vagner] rumania hungara historiisto. Li naskiĝis en Zalău la 17-an de novembro 1935 kaj mortis la 25-an de julio 1996 somloke.
Kariero
Ernő Wagner diplomitiĝis en Universitato Bolyai de Kluĵo (1957). Li estis instruisto, bibliotekisto, statistikisto, fakinspektisto pri kulturo en Distrikto Sălaj, fine arkivisto de Distrikta Ŝtata Arkivejo en sia naskiĝurbo ĝis sia pensiuliĝo (1971–95). Li publikigis rumane precipe en Acta Musei Porolissensis, hungare en Erdélyi Múzeum, Művelődés, Szilágysági Szó.
Volumo
- Filiala Arhivelor Statului – judeţul Sălaj (kunulaŭtoroj Ionel Penea, Doru E. Goron, Buk. 1982).
Fonto
- Romániai magyar irodalmi lexikon Arkivigite je 2013-10-29 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.