Ernő Vashegyi [vaŝhedji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vashegyi Ernő estis hungara baletisto, koreografo. Lia [edzino]] estis same baletisto Vera Pásztor.
Ernő Vashegyi naskiĝis la 7-an de decembro 1920 en Budapeŝto, li mortis en 2002 en Zuriko.
Biografio
Ernő Vashegyi post lernado aliĝis al baleta trupo de Budapeŝta Ŝtata Operejo, kie li estis membro inter 1938 kaj 1956. Li ne nur dancadis, sed ankaŭ li koreografis, kelkfoje li ricevis rolojn en filmoj. Kun Vera Pásztor li disidis post falo de la Hungara revolucio de 1956. Ekde 1957 ili dancadis kune en Svislando (kaj ankaŭ en okcidenta Eŭropo, eĉ en Novjorko). En 1960 ili fondis privatan lernejon por baletistoj en Zuriko. Li faris koreografajn laborojn ankaŭ en Svislando.
Baletaj roloj
- Claude Debussy-Jan Ciepliński: Prélude à l'après-midi d'un faune - faŭno (mitologio)
- Béla Bartók-Ernő Vashegyi: A csodálatos mandarin (La mirinda mandareno) - titolrolo
- Zaharov: A bahcsiszeráji szökőkút - Girej
Elektitaj koreografiaĵoj
- Orfeusz és Eurüdike (1949)
- Bihari nótája (1954)
- La mirinda mandareno (1958, 1960)
Filmaj roloj
- Hazugság nélkül (1946)
- Pixi és Mixi a cirkuszban (1954)
- Pázmán lovag (1956)
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.