Ernő Noskó | |||
---|---|---|---|
mezkampulo | |||
Personaj informoj | |||
Naskiĝo | 26-an de majo 1945 (78-jaraĝa) en Cserhátszentiván | ||
Klubaj informoj | |||
Nuna klubo | |||
Pozicio | |||
Profesiaj kluboj* | |||
Jaroj | Klubo | Matĉoj (goloj) | |
* Profesiaj klubaj startoj kaj goloj | |||
Ernő Noskó [noŝkO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Noskó Ernő estis hungara futbalisto (defendisto), olimpiano, olimpika ĉampiono.
Ernő Noskó[1] naskiĝis la 26-an de majo 1945 en Cserhátszentiván.
Biografio
Ernő Noskó komencis futbali jam en Budapeŝto ekde 1958, inter 1964-1974 li apartenis al elstara ĉefurba sportklubo, poste al malpli gravaj ĝis 1982. Dum la menciita jardeko li ludis en 246 matĉoj kun 4 goloj kaj lia teamo estis hungara ĉampiono sesfoje. Li estis ankaŭ membro de la nacia hungara teamo inter 1969-1971 15-foje sen goloj. En la Hungario en la Somera Olimpiko 1968 lia nacia teamo ricevis oran medalon. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1982, poste li estis restoraciestro.