Ernő Metzner | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Metzner Ernő |
Naskiĝo | la 25-an de februaro 1892 en Szabadka (Aŭstrio-Hungario, Hungara reĝlando) |
Morto | 25-an de septembro 1953 en Holivudo |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Hungario • Germanio |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro • ĉefdekoraciisto • dezajnisto |
Ernő Metzner [mecner], laŭ hungarlingve kutima nomordo Metzner Ernő estis hungara-germana-usonana pentristo, grafikisto, reĝisoro, scenaristo, kostumisto, dekoraciisto.
Ernő Metzner naskiĝis la 25-an de februaro 1892 en Szabadka (Aŭstrio-Hungario, Hungara reĝlando, nuntempa Subotica en Serbio), li mortis la 25-an de septembro 1953 en Holivudo (Los Angeles, Kalifornio, Usono).
Biografio
Ernő Metzner studis en arta altlernejo en Budapeŝto (la fontoj estas kontraŭdiraj, kie el la du altlernejoj). Inter 1912 kaj 1919 liaj ilustraĵoj aperis en pluraj gazetoj. Dum la 1-a mondmilito li estis soldato, sed li havis eblecon lerni kaj ekspozicii, li estis ne longe en Artistkolonio (Nagybánya). Inter 1920 kaj 1927 li estis dekoraciisto aŭ kostumisto pri filmoj, poste 2 jarojn li estis jam reĝisoro. En 1933 li edziĝis, poste li migris al Anglio pro la nazioj. Inter 1941–1947 li laboris en Holivudo.
Elektitaj filmoj
- 1920: Sumurun (dekoraciisto)
- 1921: Die Verschwörung zu Genua (kostumisto)
- 1923: I.N.R.I. (dekoraciisto, kostumisto)
- 1927: Naftalin (reĝisoro)
- 1928: Polizeibericht Überfall (reĝisoro, scenaristo, lia ĉeffilmo)
- 1930: Rivalen im Weltrekord (reĝisoro, scenaristo, dekoraciisto)
- 1935: The Tunnel (dekoraciisto)
- 1941: New Wine (dekoraciisto)
- 1947: The Macomber Affair (dekoraciisto)
Elektitaj pentraĵoj
- Memportreto (krajondesegnaĵo)
- Vira portreto (1923)