Ernő Horváth | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de novembro 1883 en Budapeŝto |
Morto | 3-an de januaro 1943 (59-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Okupo | |
Okupo | piloto |
HORVÁTH Ernő (Budapeŝto, 11-an de novembro 1883 - 3-an de januaro 1943) estis hungara instruisto, pioniro de la hungara aviado.
Li estis mezlerneja instruisto, kiu planis, konstruis multajn monoplanojn (Horváth L, II., III.). Li jam gajnis premion en 1910, per lia unua aviadilo kun 25 ĈP. Li komence mem flugigis la aviadilojn, sed post grava flugakcidento, li okupiĝis jam nur pri planado.
Li konstruis la unuan dusidejan monoplanon de Hungario (III/A), kiu flugis super Budapeŝto kaj poste traflugis la Quarnero-golfon, dume atinagante 1100 m.
Liaj aviadiloj havis kurbajn flugilojn, kiu donsi al ili bonajn gliskapablojn kaj stabilecon.
Verkoj
- A repülőmotor (Bp., 1922)
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.