Ernő Fodor | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Freund Ernő |
Naskiĝo | la 25-an de aprilo 1878 en ![]() |
Morto | la 15-an de oktobro 1944 en ![]() |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Nemzeti Zenede • Muzikakademio Franz Liszt |
Okupo | |
Okupo | muzikinstruisto • pianisto |
Ernő Fodor, laŭ hungarlingve kutima nomordo Fodor Ernő estis hungara pianisto, muzikinstruisto, lernejestro.
Ernő Fodor [1] naskiĝis la 25-an de aprilo 1878 en Csabdi, li mortis la 15-an de oktobro 1944 en Budapeŝto.
Biografio
Ernő Fodor devenis el juda familio. Li frekventis muziklernejon en Budapeŝto, poste li akiris diplomon en Tutlanda Hungara Reĝa Muzikakademio en 1902. Lia ĉefinstruisto estis Árpád Szendy. Post la diplomo li koncertis jaron en Eŭropo kune kun Arnold Földesy. Krom la koncertoj li vizitis signifajn muziklernejojn, hejmenveninta en 1903 li fondis muziklernejon, kie li instruis ĝis 1909, poste li estis lernejestro ĝismorte. Lia vidvino gvidis plu la privatan lernejon, kiu ankaŭ nun estas signifa ŝtata muziklernejo.
Fontoj
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.