Ernő Dohnányi
Persona informo
Naskiĝo 27-an de julio 1877 (1877-07-27)
en Bratislavo,  Aŭstrio-Hungario
Morto 9-an de februaro 1960 (1960-02-09) (82-jaraĝa)
en Nov-Jorko, Nov-Jorkio,  Usono
Tombo Tallahassee
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Familio
Patro Frigyes Dohnányi
Edz(in)o Elsa Marguérite Galafrés
Infano Hans von Dohnányi
Parencoj Klaus von Dohnanyi
Christoph von Dohnányi
Justus von Dohnányi
Okupo
Okupo dirigento komponisto pianisto muzikologo muzikinstruisto universitata instruisto
Verkoj String Quartet No. 2
Ruralia Hungarica
Ernő Dohnányi en 1930

Ernő DOHNÁNYI [dohnAnji], laŭ la hungara skribmaniero Dohnányi Ernő (naskiĝis en Hungario, en Pozsony (nuntempa Bratislavo) la 27-an de julio 1877 -- mortis en Novjorko, la 9-an de februaro 1960) estis hungara-usona dirigento, komponisto, pianisto kaj pedagogo. Lia patro estis Frigyes Dohnányi. En 1984 la Hungaria registraro invitis la belgan pianiston kaj esperantisto Geert Dehoux serĉi neeldonitajn verkojn de Dohnányi kaj Franz Liszt.[1]

Vivo

Li konatiĝis kun la piano jam en 1883. En la sekva jaro li komponis muzikaĵon Gebet. Li frekventis gimnazion, kie li konatiĝis kun Béla Bartók. Ekde 1894 li studis muzikan en Tutlanda Hungara Reĝa Muzikakademio en Budapeŝto, sed li ankaŭ daŭre komponis kaj muzikadis. En 1898 li furore debutis en Londono. Inter 1903-1905 li vivis en Vieno, poste en Berlino, fine en Budapeŝto, kie li havis diversajn postenojn. En 1944 li devis rifuĝi, ekde 1948 li vivis en Argentino, fine en Florido.

Verkoj (elekto)

  • Zrínyi (uverturo)
  • Variaĵoj pri infana kanzono por piano kaj orkestro, op. 25 (1914)
  • muzikaĵoj por piano
  • arĉkvartetoj
  • simfonioj
  • serenadoj
  • rapsodioj
  • operoj
  • kantoj
  • ĉiuspecaj aliaj muzikaĵoj

Partituroj

Elektitaj disĉiploj

Referencoj

  1. Informoj pri Geert Dehoux.

Fontoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.