BARTOS Ernő, [bartoŝ] estis hungara aktoro naskita en Biharia en 1887 kaj mortinta en Budapeŝto la 12-an de majo 1960.
Kariero
Li komencis sian karieron en 1905 en trupo de Kornél Sziklay kiel kanta bonvivano. Li estis aktoro kaj estro de pluraj trupoj provincaj. En 1924 li estis unu elfondintoj kaj sekretario de Országos Kamara Színház (Ĉambra Teatro Landa). Ekde 1925 li laboris kiel sekciestro de Országos Színészegyesület (Aktora Ligo Landa). Oni ne konas lian pluan sorton.
Li edziĝis en 1915.
Elektitaj filmaj roloj
- Lesz, ami lesz (1941) – pli aĝa Gervay
- Kölcsönadott élet (1943) – pastro
- A két Bajthay (1944) – juĝisto
Fontoj
- Magyar Színházművészeti Lexikon
- Bartos Ernő, artikolo en filmenciklopedio
- Bartos Ernő - Magyar Színművészeti Lexikon (1929-1931, szerk. Schöpflin Aladár) (Ernő Bartos - Leksikono de Hungara Dramo (1929-1931, redaktita de Aladár Schöpflin))
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.