Ernő Bánk | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Bánk Ernő |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1883 en Szalmatercs |
Morto | 17-an de julio 1962 (79-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Ernő Bánk, laŭ hungarlingve kutima nomordo Bánk Ernő estis hungara pentristo, instruisto, grafikisto. Lia origina familia nomo estis Eisler [ejzler].
Ernő Eisler naskiĝis la 1-an de januaro 1883 en Szalmatercs, li mortis la 17-an de julio 1962 en Budapeŝto.
Biografio
Ernő Bánk devenis el juda familio. Li akiris pedagogian diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1907, poste li instruis en diversaj lernejoj. Li doktoriĝis en la universitato en 1915. En la fruaj 1910-aj jaroj li lernis pentradon laŭ vespera kurso en Industriarta Lernejo. Lia plej grava instruisto estis Henrik Pap. Ekde 1911 li ofte ekspoziciis. Dum la 1-a mondmilito li estis pentristo de la armeo. En 1921 li finis la instruadon kaj li okupiĝis nur pri pentrado. En la 1920-aj jaroj li ofte pentradis pejzaĝojn en Ĉeĥoslovakio, en la sekva jardeko li pentradis pli ol 200 portretojn kaj li kreis ankaŭ akvafortojn. Li ricevis premion en 1926.
Liaj solaj ekspozicioj
- 1978, 1984 Budapeŝto
El grupaj ekspozicioj
- 1911, 1912, 1927, 1931, 1933, 1950, 1951, 1953, 1954 Arthalo Budapeŝto
- 1913, 1914, 1915, 1916, 1918, 1920, 1926, 1928, 1930, 1947, 1952 Budapeŝto
Elektitaj pentraĵoj
- Parasztszoba (1911)
- Csermely-út a Zugligetben (1926)
- Vilmos Aba-Novák (1926)
- Önarckép kalapban (1936)
- Iglófüredi táj (1947)
- Dunakanyar
- Virágos rét
- Nagybánya télen
- Asztali csendélet
Lia disertaĵo
- A szabad királyi városok kérdése az 1843/44. évi országgyűlésen (1914)