Ermitokraboj aŭ Ermit-kraboj aŭ nure Paguroj estas dekpiedulaj krustuloj el la superfamilio Paguroidea.[1] Plej el 1100 specioj havas nesimetrian abdomenon, kiu estas taŭga (adaptaĵo) por eniri la malplenan gastropodan konkon portitan de la ermitokrabo. Tiuj abdomenoj estas mildaj kompare kun la pli malmolaj de aliaj krustuloj. Ili nomiĝas populare paguroj.
Iuj pli grandaj maraj specioj, kiuj subtenas unu aŭ pli da maranemonoj sur la ŝelo, povas timigi predantojn. La maranemono profitas ankaŭ, ĉar ĝi estas en pozicio por konsumi manĝeretojn de la ermitokrabo.
Referencoj
- ↑ WoRMS, Patsy McLaughlin & Michael Türkay, 2011, Paguroidea, 106687, 25a de Novembro, 2011
Eksteraj ligiloj
- hermitcrab-forum.com Arkivigite je 2014-10-06 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.