Erlau | |
---|---|
Erlau verŝiĝanta en Danubon | |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Malsupra Bavario, Germanio |
Longeco | proksimume 40 km |
Fluo | |
Fonto | Erlauzwieseler Stausee |
- Alteco super marnivelo | 595 m |
Enfluejo | al Danubo, ĉe Erlau |
- Alteco | 320 m |
Geografio | |
Erlau estas rivereto en Malsupra Bavario (Germanio), flanka rivero de Danubo. Ĝi fontas sud-oriente de Waldkirchen el baraĵlago Erlauzwieseler See kaj enfluas Danubon ĉe Erlau. Je la unuaj du kilometroj ĝi nomiĝas Saußbach.
La rivereto longas proksimume 40 km kaj fluas en la distriktoj Freyung-Grafenau kaj Passau. En sia unua parto, sub la nomo Saußbach, ĝi fluas okcidenten, preterpasas la sudan flankon de Waldkirchen kaj sude de Röhrnbach turniĝas suden. De tie ĝi fluas kun okazaj kurbiĝoj suden al Danubo.
En la lastaj ĉ. 10 kilometroj, ekde Kaindlmühle, la riveron akompanas la trako de la fervojlinio Passau–Hauzenberg, malaktivigita en 2001. Pro la riveraj kurbiĝoj la fervojo kvarfoje transpontas la riveron.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.