Erika Balogh | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de septembro 1958 (65-jaraĝa) en Kiskunfélegyháza |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Familio | |
Edz(in)o | Tamás Pintér |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Erika Balogh [balog], laŭ hungarlingve kutima nomordo Balogh Erika estas hungara aktoro, voĉoaktoro, universitata instruisto. Erika Balogh naskiĝis la 12-an de septembro 1958 en Kiskunfélegyháza.
Biografio
Erika Balogh akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1981. Post siaj studoj ŝi aliĝis al trupo de Teatro Thália (Budapeŝto). Post jaroj ŝi ne ligiĝis al trupoj, sed ŝi ricevis rolojn en Nacia Teatro (Szeged) kaj en aliaj teatroj. Ŝi havis konstante rolojn ankaŭ en filmoj. En 1995 ŝi ekinstruis en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto). Inter 1998-2008 ŝi apartenis al Teatro de Kecskemét, poste ŝi revenis al Nacia Teatro de Szeged. Ŝi ricevis premiojn inter 2005-2012. Ŝi havas edzon.
Elektitaj teatraj roloj
- Ferenc Molnár: Liliom - Muskátné
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - Éva (virina ĉefrolo)
- József Katona: Bánk bán - Gertrudis
- William Shakespeare: Romeo kaj Julieta - S-ino Capulet
Kinejaj filmaj taskoj (elekto)
- Gyertek el a névnapomra (1983)
- Szamba (1996)
- A hét nyolcadik napja (2006)
Televiziaj filmaj taskoj (elekto)
- Cigánykerék (1976)
- Gyémántpiramis (1986)
- Ligeti legendák (1996)
- Jóban Rosszban (serio, 2005)
Aliaj roloj
Hungaraj voĉoj en filmoj ekzemple de Sharon Stone, Uma Thurman, Pamela Anderson, Claudia Black, Erika Eleniak, Emmanuelle Seigner, Monica Bellucci, Monica Potter, Meg Ryan