Erich-Dieter Krause | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de aprilo 1935 |
Morto | 18-an de oktobro 2023 (88-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • universitata instruisto • esperantologo • filologo • vortaristo |
Erich-Dieter KRAUSE (naskiĝis la 12-an de aprilo 1935 - mortis la 18-an de oktobro 2023) Prof. Dr. phil. habil., estis ekde la jaro 2000 germana emerita profesoro pri la indonezia lingvo ĉe la Orientazia Instituto de la universitato de Leipzig en Germanio kaj vortaristo kaj leksikografo pri la indonezia kaj Esperanto. Li estis membro de la Akademio de Esperanto kaj de la redakta komitato de la faka periodaĵo "Esperantologio / Esperanto Studies / EES".
Krause esperantistiĝis en 1947[1]. En 1988 li estis membro de la "Centra Estraro" de la Esperanto-Asocio de GDR (GDREA)[2].
Verkoj (elekto)
Esperanto-vortaroj
- 1967 Esperanto-deutsches Wörterbuch. Leipzig: Verlag Enzyklopädie, 190 p.
- 1971 Deutsch-Esperanto Taschenwörterbuch. Leipzig: Verlag Enzyklopädie, 279 p.
- 1983 Wörterbuch Deutsch-Esperanto. Leipzig: Verlag Enzyklopädie, 596 p.; 2-a eldono ĉe Langenscheidt, 1993
- 1999 Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch. Hamburg: Buske, 882 p.
- 2007 Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto. Hamburg: Buske, 1679 p.
- 2018 Vollständiges Wörterbuch Esperanto-Deutsch in zwei Bänden. Novjorko: Mondial, 1512 p.
- 2023 Vollständiges Wörterbuch Deutsch-Esperanto in drei Bänden. Novjorko: Mondial, 2511 p.
Vortaroj kaj lernolibroj de la indonezia
- 1970 Deutsch-Indonesisches Gesprächsbuch. Leipzig 1970.
- 1974 Fremde Einflüsse auf die Lexik der Bahasa Indonesia unter besonderer Berücksichtigung des englisch-amerikanischen Einflusses. Jena Diss. 1974
- 1995 Wörterbuch Indonesisch-Deutsch. 4-a eldono Leipzig (kaj alie): Langenscheidt, Verlag Enzyklopädie, 1995 (ISBN 3-324-00470-5, 1-a eldono Leipzig 1985)
- 2002 Großes Wörterbuch Deutsch-Indonesisch. Hamburg: Buske 2002
- 2003 Gesprächsbuch Deutsch-Indonesisch. Hamburg: Buske 2003 (1-a eldono Leipzig 1983)
- 2004 Lehrbuch der indonesischen Sprache. 6-a eldono Hamburg: Buske 2004 (1-a eldono Leipzig 1978)
k.m.a.
Eksteraj ligiloj
- Forpasis Erich-Dieter Krause, artikolo en Libera Folio aperinta 2023-11-10 (esperante)
- Libroj Arkivigite je 2014-10-03 per la retarkivo Wayback Machine de kaj pri Erich-Dieter Krause en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperanto-Muzeo
- Artikoloj de kaj pri Erich-Dieter Krause en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)
- La dika Krause? ... kredu min, sinjorino! (recenzo pri Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto de Erich-Dieter Krause) el Monato
- Prelego de Erich-Dieter Krause pri farado de vortaro (en Herzberg, Germanio)
Notoj
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-05-10. Alirita 2009-09-08.
- ↑ der esperantist 6/1988 (152), p. 133 (foto n-ro 26).
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.