Ercea ([erĉa], hungare: Nagyercse [nadjerĉe]) estas vilaĝo en Rumanio sudoriente de Reghin administracie apartenanta al la komunumo Băla.

Loĝantaro

En 1910 ĝi havis 721 loĝantojn (rumanoj, hungaroj) kaj en 1992 242 (rumanoj).

Historio

Ĝia unua skriba mencio estas en 1394. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Kolozs, poste Maros-Torda). Ĝia reformita preĝejo havas pentritan lignan baldakenon faritan de nekonata aŭtoro en 1772.

Fonto

Renomaj personoj

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.