Č:Tiu ĉi artikolo temas pri la renesanca humanisto. Por pliaj signifoj de la vorto vidu Erasmus.
Erasmo de Roterdamo | ||
---|---|---|
Erasmo, pentrita de Hans Holbein la Juna | ||
Persona informo | ||
Desiderius Erasmus Roterodamus | ||
Naskiĝo | 28-an de oktobro 1466 en Roterdamo | |
Morto | 12-an de julio 1536 (69-jaraĝa) en Bazelo | |
Mortis pro | naturaj kialoj vd | |
Mortis per | disenterio vd | |
Tombo | Katedralo de Bazelo vd | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Lingvoj | latina • nederlanda vd | |
Ŝtataneco | Dek sep Provincoj vd | |
Alma mater | Universitato de Parizo • Reĝina Kolegio • Universitato de Kembriĝo • Universitato de Torino • Collège de Montaigu • City Gymnasium • kolegio de Sorbono vd | |
Familio | ||
Edz(in)o | – | |
Profesio | ||
Okupo | tradukisto • filozofo • teologo • eseisto • tradukisto de Biblio • verkisto • Lady Margaret's Professor of Divinity • latinisto • romkatolika sacerdoto • universitata instruisto vd | |
Laborkampo | kristana filozofio • renesanca humanismo vd | |
Aktiva en | Roterdamo • Bazelo vd | |
Doktoreca konsilisto | Jan Standonck • Alexander Hegius vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Laŭdo de l' Stulteco ❦ De civilitate morum puerilium (Manlibro por konduto de infanoj) ❦ Eduko de Kristana Princo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Gerhard Gerhards, pli konata latine kiel Desiderius Erasmus, esperante kiel Erasmo aŭ pli precize Erasmo de Roterdamo (naskiĝis la 28-an de oktobro 1465 aŭ 1467 en Roterdamo, mortis la 12-an de julio 1536 en Bazelo) estis nederlanda pensulo, sciencisto, verkisto kaj la plej granda renesanca humanisto kaj unu el la pioniroj de biblia kritiko. Per lia raciisma kritiko de la kristana religio, li estas konsiderita unu el la antaŭuloj de la Reformacio, kvankam li mem restis fidela al la rom-katolika eklezio.
Vivo
Informo pri lia frua vivo venas el malprecizaj aludoj en liaj verkoj. Preskaŭ certe liaj gepatroj ne estis laŭleĝe geedziĝintaj. Lia patro, Roger Gerhards, poste iĝis pastro, kaj deĵoris kiel subpastro en Gouda. Oni scias malmulton pri lia patrino. Ŝi nomiĝis Margaret kaj estis filino de kuracisto.
Post la morto de siaj gepatroj en 1483 Erasmo ricevis bonan edukadon en kelkaj monaĥaj aŭ duonmonaĥaj lernejoj, plej grave en lernejoj de La Fratoj de la Komuna Vivo, kie lin inspiris la graveco de persona interrilato kun la Dio. Tamen, li malakceptis la severajn regulojn kaj metodojn de la instruantoj.
Erasmo travojaĝis la tutan Eŭropon, fine li ekloĝis en Bazelo. Lia verkado estis kritika; li kritikis tekstojn, homojn, kulturojn, ekleziojn, societojn. Erasmo korespondis kun gravuloj de sia epoko. Li inklinis al reformo de la eklezio, sed ne al Reformacio, ne al kreado de novaj eklezioj.
Literature Erasmo famiĝis per sia latinlingva Laŭdo de l' Stulteco, verko satire sarkasma, kiel jam sufloras la titolo mem. En 1499, kiam Erasmo estis en Anglujo, forte impresis lin la pribiblia instruado de John Colet. Tio instigis lin studi la grekan lingvon por ke li pli profunde studu teologion. Grava estis lia kritika eldono de la Nova Testamento. Lia doktrino estas konata kiel Erasmismo, kaj ĝi disvastiĝis tra tuta Eŭropo kaj influis super la intelektulara etoso de multaj landoj, kiel ekzemple en Hispanio.[1]
Heredaĵo
Honore al li estas nomitaj multaj aĵoj en Okcidenta Eŭropo kaj ĉefe edukaj instancoj. En Roterdamo mem estas la Erasmus-ponto liganta la du partojn de urbo kaj fronte al la kampuso de la Universitato Erasmus. Funkcias aliaj, malpli formalaj, edukaj kadroj de Eŭropa Unio kiel Erasmus+ kaj Erasmus Mundus kaj estas disdonata la Erasmus premio.
Verkoj
- Adagia (Proverboj, 1500)
- Moriae encomium, id est Stultitiae laus (Laŭdo de l' stulteco, 1509)
- De libero arbitrio diatribe sive collatio (Pri la libera volo diatribo aŭ kolacio, 1524)
- Colloquia familiaria (Familiaraj interparoloj, 1525)
- Dialogus de recta latini graecique sermonis pronuntiatione (Dialogo sur la korekta prononco de la latina kaj de la greka, 1528)
En Esperanto aperis
- Laŭdo de l' Stulteco (tr. Gerrit Berveling, 1988); aperinta en la Serio Oriento-Okcidento de UEA
- Familiaraj Dialogoj (parto en Germana Antologio)
- Antaŭparoloj al la Nova Testamento - Zwolle: VoKo, 2011. - 88 p. (Voĉoj Kristanaj)
Referencoj
- ↑ Francisco Rico, "Temas y problemas del renacimiento español". En Historia y crítica de la literatura española, vol II Siglos de Oro: Renacimiento, Crítica, Barcelona, 1980. pp. 1-27. paĝo 5.
Bibliografio
- Pep Mayolas, "Erasme i la construcció catalana d'Espanya", Barcelona, Llibres de l'Índex, 2014