Epoko en muziko estas fazo, en kiu dominas stilaj komunecoj.
La tradicia subdivido de la eŭropa muzikhistorio plejparte aspektas jene:
- Frua muziko (muziko de la prahistorio)
- Muziko de la antikvo
- Mezepoka muziko (8-a ĝis 15-a jarcento)
- Renesanca muziko (15-a ĝis 16-a jarcento)
- Baroka muziko (ĉ. 1600 ĝis 1750)
- Klasiko (fruklasiko, Viena klasiko) (ĉ. 1730 gis 1830)
- Romantikisma muziko (19-a jarcento)
- Nova Muziko (20-a kaj 21-a jarcentoj)
En la 21-a jarcento la klasifikado de muziko laŭ stiltendencoj iĝas pli kaj pli detala, do ekz. la historion de ĵazo oni subdividas jene:
- Malnova ĵazo (novorleano, diksilando, regtajmo ktp.)
- Klasika ĵazo (svingo, ĉeftendenca ĵazo)
- Moderna ĵazo (bebopo, frida ĵazo, libera ĵazo ktp.)
En la popmuziko kutimas la subdivido laŭ jardekoj.
Ĉiu muzika epokonocio tamen ŝajnas probleme, ĉar ĝi pretendas, ke diferencaj stiloj en la historio deŝanĝiĝus senpere kaj komplete. Ĉi tio kaŭzas problemojn de limigo, ĉar fakte ĉiam ekzistis stiltendencoj, kiuj havis malmultan komune kaj ofte ankaŭ kontraŭis unu la alian,fluaj transiroj, nur regione gravaj stiloj ktp. Ekz. gvidaj muziksciencistoj opinias, ke Viena klasiko kaj romantikisma muziko formas grandepokon kun interna stilvarieco. Antaŭ la fono de tia kritiko estas preferenda ne paroli de muzikepokoj, sed de muzikstiloj.