Episkopujo de Dol
Episkoplando
eksa romkatolika diocezo diocezo de Katolika Eklezio [+]

LandoFrancio
- koordinatoj49° N,  U (mapo)48.550555555556-1.7497222222222Koordinatoj: 49° N,  U (mapo) [+]


Episkopujo de Dol (Francio)
Episkopujo de Dol (Francio)
DEC
Episkopujo de Dol
Episkopujo de Dol

Vikimedia Komunejo:  Ancient Diocese of Dol [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
La malnova episkopujo de Dol-de-Bretagne

La episkopujo de Dol (latinlingve : dioecesis Dolensis) estis malnova diocezo de la Romkatolika Eklezio en Francio.

Ĝi estis unu el la naŭ historiaj diocezoj aŭ episkopujoj de Bretonio. La teritorio de la diocezo respondis al la Lando de Dol kaj la episkopejo estis en Dol-de-Bretagne.

Historio

Ĝia ekzisto estas atestita ekde la 6-a jarcento, kaj la tradicio atribuas ĝian fondiĝon al sankta Samsono. Ĝi tenas sian riĉecon de la volo de la reĝoj Nevenoeo kaj Salomono, kiuj volis certigi religian aŭtonomecon al Bretonio, ĝis tiam ligita al la eklezia provinco de Tours, kaj favoras la altigon de Dol al ĉefepiskopujo en ĉirkaŭ 848.

La nova eklezia provinco enhavis la malnovajn diocezojn de Vannes, Quimper, Léon kaj Alet, same kiel la novajn diocezojn de Dol, Saint-Brieuc kaj Tréguier.

Sub la franca Revolucio

Okaze de la kreo de la departementoj, la paroĥoj de la dekanujo de Dol estas enigitaj en la departementon Ille-et-Vilaine; tiuj de la dekanujo de Lannion, dividitaj inter la departementoj Côtes-du-Nord kaj Finistère; tiuj de la escepto de Saint-Samson, enigitaj en la departementon Eure. La 13-an de februaro 1880, la ĉefepiskopoj de Rennes estis permesitaj aldoni al sia titolo tiun de episkopo de Dol.

Ĝi estis la episkopujo de Francio, kiu havis la plej grandan nombron da enklavoj en aliaj episkopujoj, 49 de la 96 paroĥoj konsistigis 33 enklavojn kaj en Bretonio kaj en Normandio (kiel la escepto de Saint-Samson)[1].

Subdividoj

La episkopujo de Dol estis sia propra ĉefdiakonujo, entenis antaŭ la Revolucio 90 paroĥojn kaj 7 subparoĥoj en Bretonio kaj 4 paroĥoj de Normandio disigitaj sur 7 dekanujoj :

  • Dol, ariganta la paroĥojn ĉirkaŭ la abatejo-episkopejo kaj la enklavoj de la episkopujo de Rennes
  • Bobital, ariganta la enklavojn de la episkopujo de Saint-Malo
  • Coëtmieux, ariganta la enklavojn de la episkopujo de Saint-Brieuc
  • Lanvollon, por la restantaj enklavoj de la episkopujo de Saint-Brieuc
  • Lannion, ariganta la enklavojn de la episkopujo de Tréguier
  • Lanmeur, por la restantaj enklavoj de la episkopujo de Tréguier, tiu de la episkopujo de Léon kaj tiu de la episkopujo de Kernevo
  • la escepto de Saint-Samson, ariganta la enklavojn en Normandio
ParoĥoDekanlando
Baguer-MorvanDol
Baguer-PicanDol
BonabanDol
BonnemainDol
La Boussac kaj BroualanDol
CarfantinDol
CendresDol
La Chapelle-aux-FilzméensDol
CherrueixDol
CuguenDol
Abatejo de DolDol
Crucifix de DolDol
Notre-Dame de DolDol
Epiniac kaj La VieuvilleDol
La FresnaisDol
HirelDol
LanhélinDol
LanvallayDol
LillemerDol
MeillacDol
Miniac-MorvanDol
Mont-DolDol
Pleine-FougèresDol
Plerguer (Le Tronchet)Dol
PlesderDol
PleudihenDol
PleugueneucDol
Roz-LandrieuxDol
Roz-sur-CouesnonDol
SainsDol
Saint-BroladreDol
Saint-Georges-de-GréhaigneDol
Saint-GuinouxDol
Saint-HélenDol
Saint-LéonardDol
Saint-MarcanDol
Saint-Pierre-de-PlesguenDol
Saint-SolenDol
TrémeheucDol
TressaintDol
TresséDol
Vildé-BidonDol
Vildé-la-MarineDol
Le VivierDol
AucaleucBobital
BobitalBobital
IllifautBobital
La LandecBobital
LanganBobital
LanguenanBobital
La NouayeBobital
Le HingléBobital
Le Lou-du-LacBobital
Saint-André-des-EauxBobital
Saint-CarnéBobital
Saint-CoulombBobital
Saint-IdeucBobital
Saint-JacutBobital
Saint-JudoceBobital
Saint-LauneucBobital
Saint-Méloir-près-BourseulBobital
Saint-Méloir-près-HédéBobital
Saint-M'HervonBobital
Saint-Samson-jouxte-LivetBobital
Saint-ThualBobital
Saint-UniacBobital
Sainte-UrielleBobital
TrébédanBobital
La Fontenelle
Rimouxx
Saint-Rémy-du-Plain
BréhatLanvollon
CoëtmieuxCoëtmieux
KérityLanvollon
LandébiaCoëtmieux
LandéhenCoëtmieux
LangastCoëtmieux
LanloupLanvollon
LanvollonLanvollon
Perros-HamonLanvollon
Saint-GlenCoëtmieux
Saint-QuayLanvollon
LocquénoléLanmeur
CoadoutLanmeur
LanmeurLanmeur
LanmodezLannion
LanvellecLanmeur
Loguivy-lès-LannionLannion
Perros-GuirecLannion
Trévou-TréguignecLannion
ContevilleSaint-Samson
Marais-VernierSaint-Samson
Saint-Samson-de-la-RoqueSaint-Samson
Saint-Samson-sur-RisleSaint-Samson

Notoj kaj referencoj

  1. La carte des diocèses de France avant la Révolution, Jacques Dubois, Annales. Économies, Sociétés, Civilisations, 1965, volumo 20, numero 4, pp. 680-691, legi el la reto

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.