Por samtitola artikolo vidu la paĝon Epimeteo. |
Epimeteo | |
Natura satelito de Saturno (XI) | |
astronomia simbolo | |
Epimeteo, fotita de Cassini la 30-an de marto 2005) | |
satelito de Saturno • Paŝtist-satelito • regula satelito | |
---|---|
Oficiala nomo | Saturno XI[1] |
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Epimeteo vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Richard L. Walker |
Dato de malkovro | 18-a de decembro 1966[1] |
Loko de malkovro | Usono[1] |
Unua superflugo | Voyager 1 (1-an de marto 1980)[1] |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso | 151 410 km (la 1-a de julio 1981) |
Discentreco | 0,0205 |
Klinangulo | 0,335° (rilate al la ekvatoro de Saturno) |
Periodo | 0,694 tago |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 138 × 110 × 110 km (ne sfera) |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
5,4 × 1017 kg 0,61 × 103 kg/m3 ~0,0094 m/s2 ~32 m/s |
Rotacia periodo | verŝajne kaptita rotacio |
Aksa kliniteco | 0° |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca premo | 0 |
Surfaca temperaturo | ~78 K |
Albedo Geometria albedo |
0,73 0,5 vd |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | 15,6 |
Epimeteo estas unu el la naturaj satelitoj de Saturno. Ĝi dum longa tempo estis konfuzita kun Jano, ĉar ambaŭ sekvas preskaŭ saman orbiton.
Malkovro
Epimeteo estis verŝajne observita unuafoje de Audouin Dollfus[2] la 15-an de decembro 1966, sed li opiniis observi Janon. Richard L. Walker, la 18-an de decembro de la sam jaro, observis ĉu Janon, ĉu Epimeteon. Sed tiam, oni kredis ke estis nur unu luno, oficiale: Jano.
En oktobro 1978, Stephen M. Larson kaj John W. Fountain[3] determinis ke la observoj de 1966 estis klarigeblaj nur se estus du objektoj sur la sama orbito.
Tion konfirmis aliaj observoj (la lasta, far de Dale P. Cruikshank[4] la 26-an de februaro 1980) kaj, la 1-a de marto 1980 fotoj far de Voyager 1 kaj la teamo de Stephen M. Larson, John W. Fountain, Bradford A. Smith kaj Harold J. Reitsema.
Ĉiuj tiuj homoj povas esti dirataj malkovrintoj de Epimeteo.
Orbito
Epimeteo kaj Jano (eble eroj de unu sama objekto, kiu disiĝis pluraj miliardoj da jaroj antaŭ) estas "kun-orbitaj" satelitoj: pli precize, la radiusoj de iliaj orbitoj diferencas de ĉirkaŭ 50 km. la pli interna luno trakuras pli rapide sur sia orbito, nome la ekstera. Proksimume ĉiuj kvar jaroj, ili proksimiĝas unu de la alia; pro ilia reciproka altiro, tiu kiu estas "antaŭ" estas bremsita, kaj, perdinte energion malsupreniras sur pli internan orbiton. Reciproke, la luno "malantaŭa" estas plirapidigata, ricevas energion kaj supreniras sur eksteran orbiton.
Tiel, ambaŭ satelitoj interŝanĝas iliajn orbitojn[5], la lasta interŝanĝo okazis en januaro 2010.
En la orbito de Jano kaj Epimeteo, la sondilo Cassini malkovris en 2006 maldensan ringon, larĝa je ĉirkaŭ 5000 km. Ĝi povas veni de polveroj elĵetitaj de la lunoj pro meteoroidaj frapoj.
Aspekto
Epimeteo estas neregula objekto. Ĝia malgranda denso pensigas, ke ĝi estas glacia kaj porhava. Ĝia surfaco montras kraterojn, el kiuj du ricevis la nomojn de Polukso kaj Helaira.
Nomo
En 1983[6] ĝi ricevis la nomon de Epimeteo, titano kaj frato de Prometeo.
Notoj kaj referencoj
- 1 2 3 4 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
- ↑ IAUC 1987: Prob. NEW Sat OF SATURN; 1966e; 1965d (angle)
- ↑ Nova saturna satelito ? el Science Magazine (angle)
- ↑ IAUC 3457: SATURN (angle)
- ↑ La dancantaj lunoj, el paĝaro de NASA Arkivigite je 2011-06-10 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
- ↑ IAUC 3872: GX 1+4; Sats OF JUPITER AND SATURN (angle)
Eksteraj ligiloj
- Epimeteo saturna luno (el "La
Naŭ8 planedoj")] (angle) - Epimeteo, saturna luno (el Views of the Solar System) (angle)
- Orbita danco de Jano kaj Epimeteo el "The Planetary Society" (angle)
- Epimeteo, el la paĝaro de Jean-Michel (france)
- La malgrandaj Saturnaj satelitoj (el "Planète Astronomie") Arkivigite je 2010-04-19 per la retarkivo Wayback Machine (france)
- Rakontu al mi Epimeteon (france)
- Epimeteo kaj Jano (el "Projekto Luno") Arkivigite je 2011-01-21 per la retarkivo Wayback Machine (germane)
|