Ephrata | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
urbo de Usono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 98823 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 8 477 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 316 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 19′ N, 119° 33′ U (mapo)47.316944444444-119.54805555556Koordinatoj: 47° 19′ N, 119° 33′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 389 m [+] | ||
Areo | 26,848654 km² ( 268 4.8 654 ha) [+] | ||
Horzono | pacifika horzono de Nordameriko (UTC-8) [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
![](../I/Ephrata%252C_WA_-_Grant_County_Courthouse.JPG.webp)
![](../I/Grant_County_Washington_Incorporated_and_Unincorporated_areas_Ephrata_Highlighted.svg.png.webp)
Ephrata (elp. iFREJta) estas urbo en Kantono Grant, Vaŝingtonio, Usono. Ĝi havis 7 664 loĝantojn ĉe la Usona censo de 2010. Ĝi estas la administra sidejo de la kantono. La poŝtkodo de Ephrata estas 98823, kaj ĝi situas en la telefona kodregiono 509. Ĝiaj kodoj laŭ la landaj normoj FIPS[1] kaj GNIS[2] estas 53-22080 kaj 1512192 respektive. Ephrata situas 389 metrojn super marnivelo, kaj kovras areon de 25,8 km2.
Historio
Pro la sekeco de la regiono, malfruis la setliĝo. La unua loĝanto alvenis en 1886, nome Frank Beezley. La urbo fondiĝis en 1909, kiam ĝi fariĝis ankaŭ la administra sidejo de la tiam ĵus kreita kantono Grant.
Irigacia Projekto de la Kolumbia Baseno
Plimultiĝo de loĝantaro
Lernejoj
Geografio kaj vetero
Ephrata situas ĉe 47° 19′ 1″ N 119° 32′ 53″ U / 47.31694 °N, 119.54806 °U (mapo) (47.316971, -119.548059).
Demografio
![](../I/Ephrata_Municipal_Airport_-_WA_-_13_Jul_1996_-_USGS.jpg.webp)
Transporto
La pasaĝera vagonaro Empire Builder de Amtrak servas la stacion en Ephrata, ligante ĝin okcidente al Seatlo kaj oriente al Spokeno kaj Ĉikago. La stacidomo kaj aŭtoparkejo apartenas al la urbo kaj la trakoj kaj kajoj al la fervojo BNSF.
La ĉefa strato tra Ephrata estas parto de Vaŝingtonia ŝoseo SR-28, kiu formas kurbon ligante la urbon al ŝoseo US-2 ĉe Wenatchee (nordokcidente) kaj Davenport (nordoriente). Ligojn inter Ephrata kaj Vasingtonia ŝoseo SR-17 inter Ephrata kaj la ŝoseo I-90 utiligas la ŝoseoj SR-28 kaj SR-283 sudokcidenten al George, kaj SR-282 kaj SR-17 sudorienten al Moses Lake
La urbo havas municipan flughavenon (KEPH) fonditan en 1939 kiel armea aerbazo. Post 1945 la armeo fermis ĝin kaj transdonis la terenon al la kantono, kiu faris ĝin civilula flughaveno. Partoj de la filmo Airport de Steven Spielberg kreiĝis ĉe la flughaveno de Ephrata.
Citaĵoj
- ↑ FactFinder Arkivigite je 2008-05-21 per la retarkivo Wayback Machine ĉe Usona Buroo de la Censo; kaptita 2008-01-31
- ↑ US Board on Geographic Names, USGS; 2007-10-25. Kaptita 2008-01-31
Eksteraj ligiloj
- City of Ephrata (oficiala urba retejo)
- Historio de Ephrata ĉe HistoryLink
- Ephrata Washington Chamber of Commerce (komerca ĉambro)
- Ephrata School District - Index (publika lerneja distrikto)
- Amtrak - Stations - Ephrata, WA (EPH) (fervojo)
- Port of Ephrata Arkivigite je 2012-04-15 per la retarkivo Wayback Machine (flughaveno)
- Ephrata ĉe la Projekto por Malferma Katalogo