En kristanismo, la epakto (latine epacta) estas la aĝo de la Luno en la unua tago de la jaro. Ĝi utilas por kalkuli la daton de Pasko.[1]

Difino

La kalkulado de Pasko uzas efektivan lunan kalendaron, kies monatoj konsistas el aŭ 29 aŭ 30 tagoj — ses 29-tagaj monatoj, ses 30-tagaj monatoj — krom unu escepto: la luna monato, kiu finiĝas en Marto, ordinare havas 30 tagojn, sed en superjaro, se la luna monato enhavas la 29-an de Februaro, do ĝi escepte konsistas el 31 tagoj.

Tiel, la luna jaro, konsistanta el 12 lunaj monatoj, estas aŭ 29×6+30×6=354 aŭ 29×6+30×6+1=355 tagoj. Ĝi estas proksimume 11 tagojn pli mallonga ol la (suna) kalendara tago, de aŭ 365 aŭ 366 tagoj. Pro tio, la 1-a de Januaro ne estas, efektive, la unua tago de la luna jaro: la luno aĝas kelkajn tagojn. Tiu diferenco inter la komenco de la luna kaj suna jaroj — alivorte, la aĝo de la luno ĉe la komenco de la suna jaro — nomiĝas epakto.

Epakto de la gregoria kalendaro

La epakto de jaro de la gregoria kalendaro estas entjero inter 0 kaj 29 (aŭ ekvivalente inter 1 kaj 30) module 30. La epakto 0 (aŭ 30) tradicie skribiĝas * (asterisko).

La epako estas kalkulata tiel:[1]

  • Laŭdifine, en la jaro 1582 (de la enkonduko de la gregoria kalendaro), la epakto estas 26.
  • La epakto de la nuna jaro ekvivalentas (module 30) la epakton de la antaŭa jaro plus 11, plus lunsalton, plus sunan korektaĵon, plus lunan korektaĵon:
    Nunjara epakto ≡ antaŭajara epako + 11 + lunsalto + suna korektaĵo + luna korektaĵo (mod 30)
  • La lunsalto (latine saltus lūnae) de la nuna jaro estas 1 se la nuna jaro estas oblo de 19, kaj 0 se la nuna jaro ne estas oblo de 19.
  • La suna korektaĵo estas −1, se la jaro ekvivalentas 100, 200, aŭ 300 module 400: ekz. 1700, 1800, 1900, 2100 (sed ne 2000, kiu ekvivalentas 0 module 400, kaj estas tial gregoria superjaro); se ne, la suna korektaĵo estas 0.
  • La luna korektaĵo estas 1, se la jaro ekvivalentas 200, 500, 800, 1100, 1400, 1800, 2100, aŭ 2400 module 2500; se ne, la luna korektaĵo estas 0.

Tiel, la epakto kreskas 10, 11, 12, aŭ 13 tagojn ĉiujare.

Kalkulado de la Pasko per epakto

Jen la kalkulo de la dato de Pasko per epaktoj. Laŭ la gregoria kalendaro, la Pasko estas la unua dimanĉo strikte post la Paska plenluno. (Alivorte, se la Paska plenluno estas dimanĉo, do Pasko estas sep tagojn post la Paska plenluno.) La Paska plenluno estas inter la 21-a de Marto kaj la 18-a de Aprilo, inkluzive; ĝi estas kalkulebla per la jena tabelo:

Paskaj plenlunoj
EpaktoPaska plenluno
2914-a de Aprilo
2815-a de Aprilo
2716-a de Aprilo
2617-a de Aprilo
25
jaro ≡ 11,12,…,18 mod 19
17-a de Aprilo
25
jaro ≡ 0,1,…,10 mod 19
18-a de Aprilo
2418-a de Aprilo
2321-a de Marto
2222-a de Marto
2123-a de Marto
2024-a de Marto
1925-a de Marto
1826-a de Marto
1727-a de Marto
1628-a de Marto
1529-a de Marto
1430-a de Marto
1331-a de Marto
121-a de Aprilo
112-a de Aprilo
103-a de Aprilo
94-a de Aprilo
85-a de Aprilo
76-a de Aprilo
67-a de Aprilo
58-a de Aprilo
49-a de Aprilo
310-a de Aprilo
211-a de Aprilo
112-a de Aprilo
013-a de Aprilo

Ekzemple, por la jaro 2021:

  1. La epakto estas 16.
  2. Do, laŭ la tabelo, la Paska plenluno estas la 28-a de Marto (dimanĉo).
  3. Do, la unua dimanĉo strikte post la Paska plenluno estas la 4-a de Aprilo.

Simile, por la jaro 2030:

  1. La epakto estas 25.
  2. La jaro 2030 ekvivalentas 16 module 19 (ĉar 2030=106×19+16).
  3. Do, laŭ la tabelo, la Paska plenluno estas la 17-a de Aprilo (merkredo).
  4. Do, la unua dimanĉo strikte post la Paska plenluno estas la 21-a de Aprilo.

Tabelo

Jen la epaktoj de kelkaj jaroj:

Jaro 2014201520162017201820192020202120222023202420252026202720282029203020312032
Epakto 29102121324516278190112231425617
Paska plenluno 14-a de Aprilo3-a de Aprilo23-a de Marto11-a de Aprilo31-a de Marto18-a de Aprilo8-a de Aprilo28-a de Marto16-a de Aprilo5-a de Aprilo25-a de Marto13-a de Aprilo2-a de Aprilo22-a de Marto10-a de Aprilo30-a de Marto17-a de Aprilo7-a de Aprilo27-a de Marto

Historio

La metodon de epaktoj inventis Demetrio la 1-a, Patriarko de Aleksandrio (en ofico dum 189–232), kiu ekuzis epaktan kalendaron en 214.

La lunsalta korekto, surbaze de la 19-jara Metona ciklo, ekuziĝis dum la 4-a jarcento.

En 1582, kiel parton de la gregoria reformo de la kalendaro, la astronomo Luigi Lilio enkondukis la sunan kaj lunan korektaĵojn.

Referencoj

Eksteraj ligiloj

  • Tøndering, Claus. Easter (angle). The Calendar FAQ.
  • Epact (angle). The Catholic Encyclopedia. New Advent.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.