Eoin O'Duffy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de oktobro 1892 en Castleblayney |
Morto | 30-an de novembro 1944 (52-jaraĝa) en Dublino |
Tombo | Glasnevin Cemetery |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Irlando • Irlanda Libera Ŝtato • Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando |
Okupo | |
Okupo | politikisto • oficiro • konstruinĝeniero |
Eoin O'Duffy (en irlanda: Eoin Ó Dubhthaigh); (20-an de oktobro de 1892 - 30-an de novembro de 1944) estis sinsekve Teachta Dála (TD) (nome estro de la Irlanda Respublika Armeo), la dua komisiito de la polico Garda Síochána, ĉefo de la Nacia Asocio de Kamaradoj de la Armeo kaj poste unua estro de la politika partio Fine Gael (1933-1934), antaŭ estri la Irlandan Brigadon kiu luktis en la flanko de la generalo Francisco Franco dum la Hispana Enlanda Milito, kie ĝi apenaŭ gravis pro maldisciplino kaj estis resendita al Irlando fare de Franco jam en 1937. Foje li memproklamiĝis "al tria homo plej grava de Eŭropo" post Adolf Hitler kaj Benito Mussolini.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.