Entre tinieblas | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Entre tinieblas |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 10 mar. 1983 |
Ĝenro | filma dramo, komedia filmo |
Reĝisoro(j) | Pedro Almodóvar |
Produktisto(j) | Luis Calvo |
Scenaro | Pedro Almodóvar |
Filmita en | Madrido |
Loko de rakonto | Hispanio |
Muziko de | Cheo Feliciano |
Rolantoj | Julieta Serrano • Marisa Paredes • Carmen Maura • Chus Lampreave • Cecilia Roth • Agustín Almodóvar • Manuel Zarzo • Pedro Almodóvar • Lucia Bosè • Lina Canalejas • Carmen Giralt • Mary Carrillo • Cristina Sánchez Pascual |
IMDb | |
Entre tinieblas (Inter tenebroj) estas la titolo de hispana drama filmo de 1983 verkita kaj reĝisorita de Pedro Almodóvar. Ĝi aliras al la mondo de la religio kaj ĝia rilato kun la realo en la tuj ŝanĝanta Hispanio de la 1980-aj jaroj.
Intrigo
La kunulino de Yolanda, kantistino kaj drogulo, mortas pro trodozo (kaj pro striknino). La polico serĉas ŝin kaj ŝi kaŝiĝas en konvento. Sed la vivo de la monaĥinoj ne estas farita nur el preĝado kaj amo al Sinjoro. Drogo, komplotoj, sekretoj, tigro!, kunvivas en etoso de magia realismo kaj eĉ superrealismo.
Geaktoraro kaj roluloj
- Cristina Sánchez Pascual - Yolanda
- Julieta Serrano - Abatino
- Chus Lampreave - Fratino Stratetrato
- Marisa Paredes - Fratino Sterko
- Carmen Maura - Fratino Perdita
- Lina Canalejas - Fratino Vipero
- Mary Carrillo - Markizino
- Cecilia Roth - Merche
- Berta Riaza - Nova ĝenerala patrino
- Manuel Zarzo - pastro
- Eva Siva - fratino de Fratino Stratetrato
Analizo
Kiam oni faris tiun filmon, Hispanio estis en la procezo nomita Hispana Transiro kun ŝnaĝoj kaj ekonomiaj kaj kulturaj. La lando ĵus eliris el Frankismo, reĝimo kiu havis ĉefan karakteron en ekstrema katolikismo. Tio aperis en la tiama kinarto: ekzemple la reĝimo de Franko apogis filmojn de kristana temaro kiel Marcelino pan y vino. En tiu epoko la moralo de la Katolika Eklezio estis universale akceptita. En tiu filmo, Almodóvar rompis kontraŭ tiu tendenco, montrante la problemojn de morala korupto, kiu povus ekzisti ene de la eklezio. Tiukadre la abatino miksas tion homan kun tio dia preskŭ freneze, ĉar ŝi enorma di-adorado estas akompanita per sia drogomanio inter aliaj partikularecoj. Aliflanke Yolanda decidis fini siajn drogomaniojn spite la fakton, ke ŝi loĝas en konvento en kiu ŝi ne povis fuĝi el drogoj, ĉar ankaŭ tie droguzis la abatino.
Referencoj
Eksteraj ligiloj
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Entre tinieblas en la hispana Vikipedio.