Enta lingvo | |
lingvoj konstruitaj de J. R. R. Tolkien | |
---|---|
Lingvaj kodoj | |
Angla nomo | Entish |
Franca nomo | entique |
Enta lingvo estas unu el lingvoj kreitaj de J.R.R. Tolkien por la Entoj, roluloj de La Mastro de l' ringoj. Ĝi estus modifo de Kvenja lingvo, kiun Entoj lernis de l' Elfoj. La lingvo estas priskribita en apendikso F de la verko kiel "lenta, belsona, aglomeraĵa, ripeta, tre longblovita". Ĝi estus tonlingvo, laŭ la Tolkiena priskribo, sed nur unu frazon oni konas de ĝi: A-lalla-lalla-rumba-kamanda-lindor-burúmë.
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.