Ensayos sobre el infringimiento cristiano | |
---|---|
Aŭtoroj | |
Lingvoj | |
Eldonado | |
Ensayos sobre el infringimiento cristiano (Eseoj pri la kristana elrompo) estas libro de la hispana verkisto Ramón J. Sender publikigita en 1967, kiam la aŭtoro estis en la fino de sia etapo de ekzilo.[1] Ĝi jam rajtis esti publikigita en Hispanio senprobleme, post kiam la verkoj de Sender jam ekpublikiĝis en lia lando.
Tems pri kompilaĵo de ses eseoj pri iom heterodoksa rigardo al kristanismo.
Enhavo
- 1.- La Cruz y las vírgenes migratorias (La Kruco kaj la migrovirginoj). Analizo pri krucoj, speciale pri svastiko, kiel simboloj de tre antikvaj kulturoj, ĉefe de arioj kaj semidoj, sed ankaŭ amerikaj, ĉinaj ktp. Temus pri rito de sunadorado, el kiuj la svastiko de la turnociklo, kun la kompasdirektoj. La latina kruco montras tri brakojn, nome orienten, okcidenten kaj ĉielen, dum kvara brako estas starigita en la grundo, nome al infero. Ĉe tiu simbolo jam delonge aperis ŝafo, nome Aries, multe antaŭ la krucumo. Dum suno vivigas, generas, la ŝafo montras radiojn aŭ aŭreolon, estas la suno mem; de tie derivas la Ŝaffelo. Kristo estus inventaĵo, io simila al la suno. La virgulinoj pluigas la triangulan figuron de la utero, kaj se ŝi estas sur piliero (Virgulino Pilar) temas pri penisa simbolo, kaj kiel ĉiu simbolo akompanate de du rigardantaj figuroj (du anĝeloj, azenino kaj okso, Adamo kaj Eva, kaj centre arbo estas alia ripetitega simbolo. La kruco estas la arbo de la vivo.
- 2.- Magia blanca y magia negra (Blanka magio kaj nigra magio). La blanka magio estas sunadorado. La nigra magio estas adorado al kornohava Venuso; kometo kiu pasis ĉe la Tero, nome kometo Halley kiu okazigis katastrofojn, pluiĝis kaj iĝis Venuso. Ĝi identiĝas kun la demonoj (barbohavaj asiriaj anĝeloj). La nigra magio supermetiĝis super la blanka rito ĝis la kristana eklazio reagis: oni montris malbelajn sorĉistinojn, templanoj kiel fraŭduloj kaj herezuloj ktp.
- 3.- Simposium negativo y eudemonología cristiana (Negativa simposio kaj kristana eŭdemonologio). Maleblas ekzistado de Jesuo, ĉar tiutempaj aŭtoroj ne citas lin, dum laŭ Evangelioj li devus estinta tre komentita. La kongruigo de Kristo en datoj estas tre malfrua, ĉirkaŭ la jaro 354, kio kongruas ankaŭ kun la sunciklo. Antaŭ Krsto jam ekzistis la jud-egipta orientismo proksime al la aleksandria novplatonismo.
- 4. El fecundo prodigio cristiano (La fekunda kristana prestiĝo). La hebrea mondo estis tute en kontakto kun la antikvaj grekoj, aparte kun Filono de Aleksandrio. De tie venis al tio kio poste estos kristanismo multo el Aristotelo, pli el Platono (mondorigardo), de la stoikoj (moralo) kaj de aliaj grekaj filozofoj.
- 5.- El eficaz infringimiento "en la libertad" (La efika elrompo "en libero"). Sender ne klarigas tion pri la libero. Li aludas al aliaj postaj paŝoj de la elrompo; li parolas pri multaj mistikuloj, sed ne pri Miguel de Molinos, pri kiu li parolas en aliaj tekstoj.
- 6 .- Física del Infringimiento Último (Fiziko de la lasta elrompo). En la per intuicio serĉado de tio absoluta realo (trans la lumrapido) onia pensaro povas esti pli rapida ol tiu, kaj same la kreinta fido de Kristo pere de la elrompo.
Analizo
La stilo estas iom ripetema, kvankam la tria ĉapitro estas pli vigla. La enhavo montras foje jam konitajn informojn kaj foje dubindajn teoriojn pri rilato inter simboloj kaj metafiziko. Kelkaj konceptoj estas komunaj al la uzitaj en la historio de religioj, sed aliaj estas pli personaj de Sender mem: la elrompo, la transiro de unu kulturo al alia, la heterodoksaj konceptoj, ĉefe de la greka kulturo ktp.
Referencoj
- ↑ Ramón J. Sender, Ensayos sobre el infringimiento cristiano, Mexicanos Unidos, Méjico, 1967; Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8 p. 47.
Vidu ankaŭ
Bibliografio
- Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8
Eksteraj ligiloj
- Verkoj de Ramón J. Sender en Instituto de Estudios Altoaragoneses