Ruĝa vino kaj ĝia gustumada glaso

Vinscienco, aŭ vinologio[1], aŭ enologio, estas scienco, kiu okupiĝas pri vino. Ĝi inkluzivas biologian kaj ĥemian aliron al la studado de vino, sed ankaŭ esploradon pri ĝiaj gusto, odoro kaj aspekto.

Vinsciencistoj, aŭ vinologoj[2], aŭ enologoj, kutime taskiĝas pri profesia gustumado de vino. Ili kapablas kompari la kvaliton de malsamaj vinoj aŭ de unu vino dum malsamaj jaroj, kaj ili donas fakajn konsilojn pri la manĝaĵoj, kun kiuj tiu vino plej taŭgas.

Pluraj universitatoj havas bakalaŭrajnmagistrajn kursojn pri vinologio.

Kiel neologismon eblus uzi la internacian terminon enologio kiel sinonimon por vinologio.

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Vinologio en NPIV
  2. Vinologo en NPIV

Aliaj projektoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.