Enno | |||||
komunumo de Italio | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | Italio | ||||
Regiono | Sicilio | ||||
Provinco | EN Enna | ||||
Geografia situo | 37° 34′ N, 14° 16′ O (mapo)37.56666666666714.266666666667Koordinatoj: 37° 34′ N, 14° 16′ O (mapo) | ||||
Alto super marnivelo | 1.196 m | ||||
Areo | 357 km² | ||||
Loĝantaro | 25 512 (2023) | ||||
Loĝdenso | 71 loĝantoj/km² | ||||
Subdividaĵoj | Enna bassa, Pergusa, Borgo Cascino, Calderari , Bondo Ennate | ||||
Najbaraj komunumoj | Agira, Aidone, Assoro, Calascibetta, Caltanissetta (CL), Gangi (PA), Leonforte, Piazza Armerina, Pietraperzia, Santa Caterina Villarmosa (CL), Valguarnera Caropepe kaj Villarosa | ||||
Patrono | Maria | ||||
Festa tago | 2-a de julio | ||||
Nomo de loĝantoj | ennesi | ||||
Poŝtkodo | 94100 | ||||
Imposta kodo | C342 | ||||
Kodo laŭ ISTAT | 086009 | ||||
Telefona prefikso | 0935 | ||||
Retpaĝo | Oficiala retejo | ||||
Enno (itale Enna, sicilie Castruggiuvanni) estas itala komunumo el 27 011 loĝantoj, ĉefurbo de la samnoma provinco, en Sicilio. La urbo nomiĝis Castrogiovanni ĝis la jaro 1927, kiam ĝi reprenis sian antaŭan malnovan nomon Enna. Ĝi estas konata pro tio ke ĝi estas la plej alta provinca ĉefurbo en Eŭropo, 931 metroj super la marnivelo. Ĝi apartenas al la regiono Sicilio kaj al la provinco Enna. Fine de 2023 en la komunumo vivis 25 512 loĝantoj. Najbaraj komunumoj estas Agira, Aidone, Assoro, Calascibetta, Caltanissetta (CL), Gangi (PA), Leonforte, Piazza Armerina, Pietraperzia, Santa Caterina Villarmosa (CL), Valguarnera Caropepe kaj Villarosa.
La urbo ricevis plurajn difinaĵojn: Urbs Inexpugnabilis, (urbo nekonkerebla) de la romianoj pro ĝia nekonkerebleco, Ombelico di Sicilia, (umbiliko de Sicilio) pro ĝia geografia centreco en la insulo, kaj Belvedere di Sicilia, (Belvidejo de Sicilio) pro la belaj panoramaj vidoj el diversaj direktoj.
En la tri lastaj jarmiloj ĝi estis preskaŭ nekonkerebla urboj por sikanoj, grekoj, romianoj, bizancanoj, araboj, normandoj, ŝvabioj kaj aragonanoj. Enno konservas la kastelon, la Rocca di Cerere kaj katedralon. En ĝi troviĝas ankaŭ la sidejo de la Universitato Kore.
Servoj
Eksteraj ligiloj
|