vidu ĝenerale la artikolojn pri migrado (sociologio), azilo aŭ laborista migrado
Oni nomas migrintoj tiujn homojn, kiuj forlasas sian landon, regionon je relative longa tempo (elmigras, forlasas la landon, regionon; elmigrantoj) por labori, restadi, komenci novan vivon en alia lando, regiono (enmigri en tiujn; enmigrado, enmigrintoj).
Oni kalkulas dismonde nombron de la enmigrintoj je ĉirkaŭ 190 milionoj (UN-kalkulo, 2005), kio estas ĉirkaŭ 3% de la monda loĝantaro. Kaŭzoj de la elmigrado povas esti mizero, milito, forpelo, scivolemo, espero je pli bona ekonomia, socia situo. La enmigrintoj akiras ĉe la enmigrado nur limigitajn rajtojn. La plenrajta ŝtataneco estas akirebla nur post ioma tempo kaj dependas je plenumado de diversaj kondiĉoj, antaŭskriboj (lingvo-, leĝokono ktp.)
Multaj ŝtatoj estiĝis kiel enmigrintaj landoj (Usono, Aŭstralio, Kanado, landoj de Sud-Ameriko), ili iĝis multikulturaj jam frue. En la 20-a jarcento - post malfondo de la kolonia sistemo -, la iamaj kolonianoj ofte enmigris la iaman koloniigan landon (Britio, Francio), dum ekz. turkoj, aliaj laboristoj el orienta Eŭropo amase enmigris en Germanion, kaŭzante ofte politikajn problemojn. Ankaŭ Israelo (re)fondiĝis kiel enmigrinta lando, tiukaze la enmigradon motivis la komuna judeco, apogo de la israela ŝtato. Israelo iĝis multikultura je la diversaj kunportitaj kutimoj.
La migra diferenco estas la diferenco inter la nombro da homoj, kiuj eniris en geografian regionon difinitan, kaj la nombro da homoj, kiuj foriris dum difinita periodo, do la diferenco inter enmigrado kaj elmigrado.
Ĉar la freŝaj enmigrantoj, ne havas balotrajtojn, politikistoj ofte argumentas kontraŭ ili, ilia plua enmigrado.
Laŭleĝa enmigrado en la Eŭropa Unio (2005)
(Kiel enmigrintoj estas inkluditaj bulgaroj kaj rumanoj kiuj eniris en EU januare de 2007.)
- Pli ol 15 % (de la loĝantaro) jene:
- El 3,1 % al 7 % jene:
- El 1 % al 3 % jene:
- Pollando 684,000
- Nederlando 466,000
- Belgio 271,200
- Svedio 269,000
- Nederlando 466,000
- Belgio 271,200
- Portugalio 186,800
- Ĉeĥio 167,000
- Irlando 95,000
- Finnlando 72,100
- Slovenio 42,900
- Kipro 39,200
- Malpli ol 1 % jene:
Eksterleĝa enmigrado
Laŭ la Eŭropa Komisiono estas ĉirkaŭ 8,000,000 de senpaperuloj en la EU. Laŭ la landoj oni povas aresti ilin dum diversaj maksimaj tempoperiodoj jene:
- Senlime en Estonio, Finnlando, Litovio, Danio, Nederlando, Britio kaj Svedio.
- Sen datumoj el Bulgario kaj Rumanio.
- Ĝis limo de:
- 20 monatoj en Latvio,
- 18 monatoj en Germanio kaj Malto.
- 12 monatoj en Pollando,
- 10 monatoj en Aŭstrio,
- 8 monatoj en Belgio,
- 6 monatoj en Hungario, Ĉeĥio, Slovakio kaj Slovenio,
- 3 monatoj en Grekio kaj Luksemburgo,
- 2 monatoj en Portugalio kaj Irlando,
- 40 tagoj en Hispanio kaj Italio kaj
- 32 tagoj en Kipro kaj Francio.[1]
Enmigrado en diversajn landojn
Enmigrado en Brazilon
La enmigrado en Brazilon rilatas kun la translokiĝo de homoj antaŭe loĝintaj en aliaj mondopartoj, plejparte en Eŭropo. Ekde kiam la portugaloj ekposedis Brazilon, ili komencis en la jaro 1500 loĝigi tie kondamnitojn. Proksimume 1550 loĝis pli malpli 30.000 portugaloj en Brazilo. Inter 1500 kaj 1650 envenis proksimume 580.000 portugaloj en Brazilon, kiujn sekvis denove proksimume 600.000 enmingrantoj dum la orimpetego en Minas-Ĝerajso de 1700 ĝis 1760. En la sudo de Brazilo la klimataj kaj geologiaj kondiĉoj estis tiaj, kiaj ebligis al eŭropanoj ekloĝi tie ĉi kaj praktiki terkulturadon per la metodoj kutimaj al ili. Post la sendependiĝo de Brazilo en 1822 la politika estraro provis disvolvi la malmulte evoluintajn, mezvarmajn zonojn precipe en la sudo per ekloĝigo de eŭropaj kamparaj familioj. Tio samtempe celis militprotekti la sudon de Brazilo kontraŭ eventuala minacado fare de Argentino. Inter 1872 kaj 1940 proksimume 5 milionoj da eŭropanoj ekloĝis en Brazilo.
Vidu ankaŭ
Notoj
- ↑ El País, 8 de majo de 2008, “Fracasa la directiva europea para los ‘sin papeles’”. Laŭ datumoj de la Eŭropa Komisiono, Katolika Universitato de Loveno.