Spura fonto:

Kardinalo enkora (latine: cardinalis in pectore) estas kardinalo, kies nomumo ne estas publikigita de la papo, pro diversaj motivoj. La latina lokucio devenas el la fakto ke la necitita nomo restas en la «sekreto de la koro (brusto) de la papo». La papo sciigas ke mem publikigos la nomon de la kardinalo enkora laŭ sia diskrecio, en estonta konsistorio. Se la papo intertempe mortus antaŭ la publikigo, la kardinalo, pliprecize la kardinaloj enkore kreitaj restus porĉiame sekretaj kaj kompreneble neniam inkluzivitaj en la nombro de kardinaloj.

Kanona leĝaro

La nuna kanona kodo tiel normas la materion:

"Tiu kiu estas levita al la kardinala digneco, se la roma pontifiko pri li anoncis la nomumon, rezervante tamen la nomon en kore, dum tiu tempo estas devigata al neniu kardinala tasko kaj ĝuas neniun rajton propran de kardinaloj; tamen, post kian lia nomo estos publikigita de la papo mem, li estas devigata al tiuj devoj kaj ĝuas tiujn rajtojn; sed ĝuas ankaŭ la rajton de prioritato ekde la tago de la rezervo en kore. (kanono 351 § 3.

Estas do precizigite ke:

  • la papo rajtas nomumi enkoran kardinalon;
  • la liberiĝo de ĉiuj kardinalaj taskoj kaj rajtoj propraj de kardinaloj;
  • la rajto de prioritato ekde la la tago de la rezervo in pectore de la nomo.

Ne estas menciata la kazo de la morto de la papo antaŭ la publikigo de la nomo, sed evidentas ke tia nomumo estingiĝas ĉar ĝi estas nenimaniere dokumentebla.

Papo kiuj uzis nomumi kardinalojn enkorajn

La praktiko enkore levi al kardinalado komenciĝis kun la papo Marteno la 5-a (1417-1431). Ĝis la fino de la 15-a jarcento estis nur 10 la nomimitoj enkoraj kaj la normoj ne estis tre klaraj. Iuj enkoraj kardinaloj partoprenis en Konklavo; aliaj estis publikigitaj de sinsekvaj papoj.

Marteno la 5-a (1417-1431)

4 enkoraj en diversaj konsistorioj, ĉiuj publikigitaj

Pio la 2-a (1458-1464)

1 enkora kardinalo, poste publikigita.

Inocento la 8-a (1484-1492)

du enkoraj kardinaloj: unu publikigita, la alia restis nepublikigita

Aleksandro la 6-a (1492-1503)

Tri enkoraj kardinaloj, unu neniam publikigita

Inocento la 12-a (1691-1615)

Unu enkora kardinalo publikigita

Papoj de la 19-a jarcento nomumintaj enkorajn kardinalojn

La 19-a jarcento vidis multajn enkorajn kardinalojn duma la serva 20-a nur 15.

Pio la 7-a (1800-1823

23, entute, enkoraj kardinaloj, ĉiuj publikigitaj

Leono la 12-a (1823-1819)

Pio la 8-a (1829-1830

8 enkoraj kardinaloj ,sed neniu puplikigita pro morto de la papo.

Gregorio la 16-a (1831-1846)

45 enkora kardinaloj, kies 6 neniam publikigitaj

Pio la 9-a (1846-1878)

10 enkoraj kardinaloj, ĉiuj publigitaj

Leono la 13-a (1878-1903)

9 enkoraj kardinaloj, ĉiuj publikigitaj

Pio la 10-a (1903-1914)

1 enkora kardinalo publikigita.

Benedikto la 15-a (1914-1922)

1 enkora kardinalo, publikigita

Pio la 11-a (1922-1939)

2 enkoraj kardinaloj, publikigitaj

Pio la 12-a (193-1958)

Neniu enkora kardinalo

Johano la 23-a (1958-1963)

3 enkoraj kardinaloj, neniam publikigitaj. Eble unu el tiuj estis Josyp Slipyj, tiam ĉefepiskopo de Lvivo (Ukrainio) kiu estus kardilagita de Paŭlo la 6-a

Paŭlo la 6-a (1963-1978)

2 enkoraj kardinaloj, publikigitaj.

Johano Paŭlo la 1-a (1978-1978)

Neniu enkora kardinalo

Johano Paŭlo la 2-a (1978-2005)

4 enkoraj kardinaloj, ĉiuj publikigitaj

Benedikto la 16-a (2005-2013)

Neniu enkora kardinalo

Papo Francisko

Neniu enkora kardinalo.

Eksteraj ligiloj

Vidu ankaŭ

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.