Enikő Hegedüs | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de septembro 1970 (53-jaraĝa) |
Enikő HEGEDŰS [hegedyŝ] rumania hungara arthistoriistino. Ŝi naskiĝis en Miercurea Ciuc la 28-an de septembro 1970.
Kariero
Enikő Hegedűs akiris diplomon pri arthistorio en ELTE de Budapeŝto en 1997. Ŝi laboris en Kluĵo, en Budapeŝto. De novembro 2008 ŝi estas arthistoriistino de Romkatolika Arkiepiskopejo de Alba Iulia. En tiu ĉi sia kvalito ŝi organizis kaj prezentis la espozicion okaze de Miljardatreveno de Episkopejo de Alba Julia en 2009. En la lastaj jarojn ŝi prezentis preĝejojn, malfermis ekspoziciojn, recenzis librojn. Ŝia esplorkampo estas la romkatolikaj ekleziaj relikvoj.
Distingoj, premioj
- 2013 - Premio arthistoria George Oprescu de Rumana Scienca Akademio.
Fonto
Eksteraj ligiloj
- Pri la miljara ekpozicio Arkivigite je 2015-02-14 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.