Stellan Engholm | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de marto 1899 en Stokholmo |
Morto | 25-an de januaro 1960 (60-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Svedio |
Infanoj | 0 |
Okupo | |
Okupo | verkisto • esperantisto • tradukisto |
Stellan ENGHOLM (naskiĝis la 25-an de marto 1899 en Stokholmo, mortis la 25-an de januaro 1960)[1] estis sveda esperantisto, instruisto, verkisto kaj tradukisto. Engholm konatiĝis kun Esperanto en 1920, sed iĝis aktiva esperantisto nur en 1927. Dum plejparto de sia vivo li loĝis en Smedjebacken kaj Ludvika en Dalekarlio.
Per siaj originalaj romanoj Al Torento, Homoj sur la Tero kaj la duvoluma Infanoj en Torento, li akiris grandan popularecon. Lajos Tárkony skribas pri lia unua libro, Al Torento, en Enciklopedio de Esperanto (EdE): ”Al la eterna temo, la juneca amo, li sciis doni individuece apartkarakteran prilaboron. Kvankam la libron pezigas balastaj teoriaĵoj, la poezi-inspira sugesto de la vizio pri la amo ekkaptas la leganton”. Vivo Vokas estas pli malfrua verko de Engholm.
Lia dua romano, Homoj sur la Tero, gajnis la premion de la romankonkurso de Literatura Mondo en 1931. Tárkony en EdE denove:
- La temo de ĉi tiu libro estas la vivo de bienuloj, diversvojaj sortoj, kiujn kunrokroĉas la ĉefheroo: la Tero. Sobra, kelkfoje tropreciza realismo, profundsonda psikologio, pura stilo, senriproĉa lingvo forgesigas la mankojn de la libro: la malriĉon de okazaĵoj, la tro surtere irantan fantazion. La figuroj de Engholm havas veran karnon kaj sangon, eĉ se la kvanto de la sango ŝajnas iom malmulta.
Laŭ EdE, Engholm pruviĝis talenta verstradukisto en siaj tradukaĵoj aperintaj en Literatura Mondo. Liajn prozajn tradukojn ”karakterizas klara, flua stilo”. Li tradukis Gösta Berling, La Mono de Sinjoro Arne, La Ringo de la Generalo – ĉiuj de Selma Lagerlöf – Per Balono al la Poluso – taglibro de Andrée-ekspedicio tradukita en kunlaboro kun Paul Nylén – Ekspedicio Kon Tiki de Thor Heyerdahl, La Fino de Folke Bernadotte kaj La Pasko de August Strindberg.
Inter 1943 kaj 1952 li redaktis kaj eldonis la revuon Malgranda Revuon, por kiu li ankaŭ mem tradukis kaj skribis.
Verkoj
Originaloj
- Malgranda Revuo (1943–1952)[2] – redaktoro kaj partoj de la enhavo
- Al Torento (multpaĝa novelo, 1930; 2-a eldono 1934)
- Homoj sur la Tero (romano, 1931; 2-a eldono 1963) – premiita en romano-konkurso de Literatura Mondo
- Gvidlibro pri Stockholm (1933)[3] – kune kun Hjalmar Lindstedt
- Infanoj en Torento I (romano, 1934; 2-a eldono 1946)
- Infanoj en Torento II (romano, 1939)
- Maljunulo Migras kaj Venĝo (noveloj, 1943)
- Vivo Vokas (romano, 1946)
- La Lupo sur Kapitolo (noveloj, 1997)
Tradukoj
- Salomon August Andrée, Per Balono al la Poluso (romano, 1930)
- Selma Lagerlöf, La Mono de Sinjoro Arne (romano, 1933)
- Selma Lagerlöf, Gösta Berling (romano, 1934)
- August Strindberg, Pasko (dramo, 1935)
- Selma Lagerlöf, La Ringo de la Generalo (romano, 1938)
- Folke Bernadotte, La Fino (eseo, 1946)
Laŭ Libris, li ankaŭ tradukis La infanoj de Betlehem de Selma Lagerlöf, reaperigita de Inko en 2000, tamen laŭ tiu eldono ĝi estas tradukita de Oscar Fries.[4][5]
Artikoloj
Engholm kunlaboris al Sveda Antologio de 1934, kaj per artikoloj kaj beletraĵoj en multaj Esperanto-organoj, unuavice en La Espero, Literatura Mondo kaj Norda Prismo. Li verkis ankaŭ svede.
Bibliografio
- Sten Johansson, Kiel legi — ĉu legi — Stellan Engholm? [2000].
- En Fonto 237, 2000.
- En Pri homoj kaj verkoj. Eseoj pri la Esperanto-kulturo. Roterdamo: Universala Esperanto-Asocio, 2012. 143 paĝoj. Paĝoj 59-68.
- En Kroze – proze. Literatura esearo. Stokholmo: Eldona Societo Esperanto, 2013. 158 paĝoj. Paĝoj 40–49.
- Esperanto 60-Jara. Skizo pri la Evoluo de la Lingvo Literatura, paĝo 35
Referencoj
- Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Engholm el la Enciklopedio de Esperanto.
- Verkoj de kaj pri Stellan Engholm en la Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
Eksteraj ligiloj
- Elŝuteblaj verkoj de Stellan Engholm
- Malgranda Revuo en rete legeblaj digitalaj kopioj