Endre Vadász | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Vadász Endre |
Naskiĝo | 28-an de februaro 1901 en Szeged |
Morto | 3-an de junio 1944 (43-jaraĝa) en Gödöllő |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Endre Vadász [vadAs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vadász Endre estis hungara pentristo, grafikisto, instruisto.
Endre Vadász [1] naskiĝis la 28-an de februaro 1901 en Szeged, li mortis la 3-an de junio 1944 en Budapeŝto.
Biografio
Endre Vadász frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li lernis pentradon de Ödön Heller, pli poste de Adolf Fényes, fine li akiris diplomon en Reĝa Belarta Akademio (1922-1927 Arkivigite je 2019-01-02 per la retarkivo Wayback Machine). Liaj plej gravaj instruistoj estis Oszkár Glatz, István Zádor kaj Viktor Olgyai. En 1926 li estis gvidanto de studenta somera kolonio en Mohács. Li edziĝis en 1928, tiutempe li estis instruisto en Debrecen. Li studvojaĝis al Parizo en 1929 helpe de stipendio. En 1933 kaj post 2 jaroj li pentradis en Artistkolonio de Baia Mare. Ekde 1936 la geedza paro vivis en Budapeŝto. En 1943 li estis trudlaboristo en Szajol, poste en Gödöllő. En la lasta urbeto li mortigis sin, sed li mortis jam en hospitalo en Budapeŝto.
Li aŭ liaj pentraĵoj, grafikaĵoj ricevis kelkajn premiojn inter 1924-1931.
Ekspozicioj
- Barcelono (1929)
- Budapeŝto (1929, 1931, 1982)
- Szeged (1971)
Elektitaj pentraĵoj
- Bandomoj
- Ĉefplaco de urbeto
Elektitaj grafikaĵoj
- Itáliai táj (ksilografiaĵo)
- Pihenõ (ksilografiaĵo)
- Mátyás templom (akvaforto)
- Halászok (akvaforto, 1929)
Fontoj
- hungarlingva biografio kun memportreto Arkivigite je 2018-09-15 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva aprezo Arkivigite je 2018-09-15 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
Referencoj
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-09-15. Alirita 2018-09-15.