Endre Tóth | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1824 en Lövőpetri | ||||
Morto | 5-an de junio 1885 (60-jaraĝa) en Vatta | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Endre Tóth [tOt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tóth Endre estis hungara poeto, bienulo, membro de Societo Petőfi. Lia nobela antaŭnomo estis pelsőci.
Endre Tóth[1] naskiĝis la 30-an de novembro 1824 en Petri, li mortis la 5-an de junio 1885 en Vatta.
Biografio
Endre Tóth akiris juran diplomon en Ĉefepiskopa Jura Akademio (Eger) kaj en 1846 li oficiale advokatiĝis en Pest (urbo). En la sekva jaro li estis honora prokuroro de Borsod. Li batalis dum la Hungara revolucio de 1848 kaj post la fiasko (1849) li kaŝiĝis. Li vivis en Vatta, kie li edziĝis kaj okupiĝis pri bieno.
Ekde 1846 li verkis poemojn, ili aperis ekzemple en Hölgyfutár, Vasárnapi Ujság, Erdélyi Múzeum (revuo) kaj Koszorú. En 1876 li membriĝis en Societo Petőfi.
Elektitaj verkoj
- Zengő bokor (1853)
- Ujabb költeményei (1855)
- Angyal Bandi (1856)
- Harangvirágok (1862)
- Két kis libapásztor (1898, romaneto)
Fontoj
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.