Endemibirda areo, en la angla endemic bird area (EBA), estas monda regiono kiu enhavas du aŭ pliajn teritorie limigitajn speciojn, dum duaranga areo, angle "secondary area", enhavas unu aŭ pliajn teritorie limigitajn speciojn. Ambaŭ terminoj estas signitaj kaj agnoskitaj fare de Birdlife International.
Rilate al birdoj la termino "endemia" aludas al ĉiu ajn specio troviĝanta nur en specifa geografia areo. Ne estas supra limo por la aregrando; ne estus pro tio malĝuste diri, ke ĉiuj birdospecioj estas endemiaj de la Tero. Sed fakte la plej grandaj kaj plej ofte konsiderataj areoj estas komune landoj (ekz. novzelandaj endemioj), spite diferencojn inter tre grandaj landoj kiaj Rusio, Ĉinio aŭ Brazilo kaj malgrandaj kiaj Liĥtenŝtejno aŭ Singapuro, aŭ zoogeografiaj regionoj kaj subregionoj (karibiaj endemioj).
Birdlife International difinis la terminon "teritorie limigita endemia specio" kiel ĉiu ajn specio kies historia teritorio estas malpli da 50,000 km².
Endemibirdaj Areoj
- Listo tutmonda de Endemibirdaj Areoj
- Listo tutmonda de Duarangaj Endemibirdaj Areoj
- Endemiaj birdoj de Okcidenta Palearktiso
- Endemiaj birdoj de Centra Azio
- Mezopotamiaj Marĉoj
- Endemiaj birdoj de Japanio
- Endemiaj birdoj de Orienta Afriko
- Endemiaj birdoj de Okcidenta Afriko
- Endemiaj birdoj de Suda Afriko
- Endemiaj birdoj de Madagaskaro kaj okcidentaj insuloj de Hinda Oceano
- Endemiaj birdoj de Hindia Subkontinento
- Endemiaj birdoj de Andamanoj kaj Nikobaroj
- Endemiaj birdoj de Sudorienta Azio
- Endemiaj birdoj de Duoninsula Malajzio, Sumatro, Javo kaj Balio
- Endemiaj birdoj de Borneo
- Endemiaj birdoj de Sulaveso kaj asociaj insuloj
- Endemiaj birdoj de la Filipinoj
- Endemiaj birdoj de Tajvano
- Endemiaj birdoj de Aŭstralio
- Endemiaj birdoj de Novgvineo kaj najbaraj insuloj
- Endemiaj birdoj de Novzelando
- Endemiaj birdoj de Novkaledonio
- Endemiaj birdoj de Havajo
- Endemiaj birdoj de orienta Nordameriko
- Endemiaj birdoj de okcidenta Nordameriko
- Endemiaj birdoj de Meksiko kaj norda Centrameriko
- Endemiaj birdoj de Karibio
- Endemiaj birdoj de suda Centrameriko
- Endemiaj birdoj de Galapagoj
- Endemiaj birdoj de norda Sudameriko
- Endemiaj birdoj de sudatlantikaj insuloj
Referencoj
- Putting biodiversity on the map: priority areas for global conservation C. J. Bibby, N. J. Collar, M. J. Crosby, M.F. Heath, Ch. Imboden, T. H. Johnson, A. J. Long, A. J. Stattersfield and S. J. Thirgood (1992) ISBN 0-946888-24-8
- Endemic Bird Areas of the World: Priorities for Biodiversity Conservation Alison J. Stattersfield, Michael J. Crosby, Adrian J. Long and David C. Wege (1998) ISBN 0-946888-33-7