Encsencs [enĉenĉ] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg en subregiono de Nyírbátor.
Bazaj informoj
- Areo= 32 km²
- Loĝantaro 2060
- Poŝtkodo 4374
- Telefonkodo 42
Situo
Encsencs situas sur ebenaĵo, fine de mallonga sakovojo. Nyírbátor troviĝas 9, Nyíradony 22, Mátészalka 28, Nagykálló 30 km-ojn.
Historio
La unua mencio devenis el 1321 laŭ tiama hungara ortografio "Enchenck", kiel ekleziejo. Post la mezepoko la kampoj apartenis al historiaj familioj Gabrielo Bethlen, Stefano Báthory kaj aliaj. En 1944 la alveninta Ruĝa Armeo deportis vilaĝanojn al gulago. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, biblioteko, kuracejo, bestkuracisto, poŝto, futbalejo, pafejo.
Vidindaĵoj
- kalvinana mezepoka preĝejo, en 1829 plene trakonstruiĝis
- grekokatolika preĝejo omaĝe al episkopo Sankta Nikolao el la 18-a jarcento
Fontoj
- hungara Vikipedio
- Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
- w.nagyvofely.hu
- w.gyaloglo.hu
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.