En Rusujo per Esperanto | ||
---|---|---|
Aŭtoro | A. Rivier | |
Eldonjaro | 1911 | |
Eldoninto | Librejo "Esperanto" | |
Paĝoj | 129 | |
En Rusujo per Esperanto estas libro, en kiu la aŭtoro priskribas sian vojaĝon faritan en 1905 al urboj de nuntempa Ukrainujo danke al Esperanto.
La verkisto precize skizas la karakteron de la personoj kiujn li renkontis kaj la socian situacion en tiama Rusujo. Kiam li parolas pri la pejzaĝoj kaj pri la vesperaj renkontiĝoj la rakonto iĝas poezia. La etoso kiun li spertis en la domoj, en la kortoj, en preĝejo, sur riveroj kaj herbejoj estas priskribita en impresa maniero. Entute la rakonto de Rivier donas la impreson, ke en la de li vizitata urbo Sumio kaj la ĉirkaŭanta regiono, li trovis relative bonfartan kaj evoluitan societon.
- kurta skizo: Originale verkita de A. Rivier 1911, 130 p. Interesaj priskriboj pri la antaŭmilitaj rusaj cirkonstancoj.
- situo: RŜBEL rubriko: Всемирная литература-Литература на языке эсперанто; УДК: 821.922(100); ĉifro de depono: 1001702X, 00.A 214/57850; inventera numero: 11849 (X); 11850 (X); 2361965 (X)
Recenzoj
![]() |
|