Distrikto Inn/En
Scuol
Mapo de la distrikto Inn/En
Administra divido de Kantono Grizono
Kantono Grizono
ĈeflokoScuol
Koordinatoj 46° 47′ N 10° 18′ O / 46.783 °N, 10.300 °O / 46.783; 10.300 (mapo)Koordinatoj: 46° 47′ N 10° 18′ O / 46.783 °N, 10.300 °O / 46.783; 10.300 (mapo)
Nombro de loĝantoj9593 (2009-12-31)
Areo1196,56 km²
Loĝantardenseco8,02 loĝantoj/km²
Federacia Kodo1825

La distrikto Inn/En (nomita laŭ la rivero Eno, en la germana lingvo Inn kaj en la romanĉa En) estas administra unuo de Kantono Grizono. Ĝi havis 9593 loĝantojn la 31-an de decembro 2008. Ĝia ĉefloko estas la komunumo Scuol.

Geografio

La distrikto Inn/Eno konsistas el la suba parto de la valo Engadino tra kiu fluas la rivero Eno, ĉefa alfluanto de Danubo.

Lingvoj

Ĉefa lingvo de la distrikto Inn/En estas la romanĉa, sed pro la laborlokoj en la turisma branĉo unuflanke kaj la forfalo de tradiciaj kamparaj laborlokoj kaj sekve unuflanke almigro de germanlingvanoj de Alemanio kaj samtempe formigro de romanĉlingvanoj, la signifo de la germana lingvo dum la lastaj jaroj forte kreskis, dum la romanĉa lingvo malfortiĝis.

Komunumoj de la distrikto Inn/En

La distrikto Inn/En konsistas (stato en 2009) el 4 komunumaroj kun entute 13 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Scuol estas la plej granda:

Komunumaro Val Müstair

Blazono Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Val MüstairVal Müstair1608198,653847
Totale 11608198,65

Komunumaro Ramosch

Blazono Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
RamoschRamosch49784.023751
SamnaunSamnaun81356.293752
TschlinTschlin45974.933753
Totale 31769215,24

Komunumaro Sur Tasna

Blazono Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
ArdezArdez42361.393741
GuardaGuarda17931.423742
LavinLavin21846.263743
SuschSusch22293.933744
TaraspTarasp36046.993745
ZernezZernez1095203.853746
Totale 62497483,84

Komunumaro Suot Tasna

Blazono Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
FtanFtan50843.083761
ScuolScuol2334144.143762
SentSent877111.613763
Totale 33719298,83

Historio

La distrikto Inn estis kreiita kiel distrikto de la Kantono Retio en la jaro 1801. En la jaro 1803 al ĝi aldoniĝis la ĝis tiam auŝtra komunumo Tarasp. [1]

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.