En tibi perpetuis ridentem floribus hortum - el latinlingva heksametro konsistas la titolo[1] de belega sekplantaro, t.e. partoj de 473 kreskaĵoj zorge presitaj kaj malkovrotaj inter kodeksaj paĝoj. Ĝi troviĝas hodiaŭ en Leiden.
Iam oni pensis ke ĝi datumas jam de 1542 dume nuntempaj esploristoj konvinkitaj estas ke ĝin kreis ĉirkaŭ la jaro 1558 la bolonja botanikisto Francesco Petrollini. Ĉu ĝi donacitis al imperiestro Ferdinando la 1-a malklaras. Ĉiuokaze certas ke ties nevo kaj imperiestra moŝto Rudolfo la 2-a konservis ĝin en Prago en kolekto sia de artaĵoj en 1611.
Literaturo
![](../I/En_tibi_Solanum_melongena_Naturalis_L.2111225.jpg.webp)
Solanum melongena el la menciita altvalorega herbario
- Anastasia Stefanaki i.a., "The En Tibi herbarium, a 16th century Italian treasure" ĉe Botanical Journal of the Linnean Society vol. 187 (2018) pp. 397–427
- Anastasia Stefanaki et al., "Breaking the silence of the 500-year-old smiling garden of everlasting flowers: The En Tibi book herbarium" ĉe PLOS One (26.6.2019)
Eksteraj ligiloj
- Antaŭparolo Arkivigite je 2021-02-28 per la retarkivo Wayback Machine et kaj bildoserio Arkivigite je 2020-12-13 per la retarkivo Wayback Machine ĉe Naturalis-muzeo
Notoj
- ↑ La titolo tradukiĝu tiel: Jen por vi ridantan ĝardenon kun neniam velkontaj plantoj.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.