Emu, subtitola Austral Ornithology, estas reviziata scienca gazeto de la Royal Australasian Ornithologists Union. Tiu gazeto estis fondita en 1901 kaj estas la plej aĝa ornitologia gazeto publikigita en Aŭstralio.[1] La nuna ĉefredaktoro estas Kate Buchanan (Universitato Deakin). La gazeto estas publikigita kvarfoje jare fare de la Reĝa Aŭstralazia Ornitologista Unio prese kaj rete fare de CSIRO Publishing. Laŭ la Journal Citation Reports, tiu gazeto havis en 2012 efikindicon de 1.895, game la 4a el 22 gazetoj en la kategorio "Ornitologio".[2]

Notoj

  1. Marchant, S (1972) A critical history of Emu. Emu 72: 51-69
  2. (2013) “Journals Ranked by Impact: Ornithology”, 2012 Journal Citation Reports. Thomson Reuters.

Bibliografio

  • Robin, Libby. (2001) The flight of the emu: a hundred years of Australian ornithology, 1901-2001. Carlton, Vic: Melbourne University Press. ISBN 0-522-84987-3.

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.