Emma Komlóssy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Krausz Emma |
Naskiĝo | 1881 en Vác (Hungario) |
Morto | decembro de 1944 en Budapeŝto (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Emma Komlóssy [komlOŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Komlóssy Emma estis hungara aktoro, operetkantisto (soprano), primadono. Ŝia origina familia nomo estis Krausz [kraŭs], ŝia familia nomvarianto estis Komlósi.
Emma Komlóssy naskiĝis en 1881 en Vác (laŭ eraraj informoj en Budapeŝto), ŝi mortis en decembro de 1944 en Budapeŝto.
Biografio
Emma Komlóssy devenis el juda familio. Ŝi jam dum la mezlernejaj jaroj estis talenta deklamisto kaj kantisto. Ŝi frekventis privatan aktorlernejon de Szidi Rákosi, poste ŝi debutis en Kolozsvár en 1899. En la sekvaj jaroj ŝi apartenis al trupoj de Debrecen kaj Kassa. Ekde 1903 ŝi estis membro de pluraj teatroj aŭ kabaredoj en Budapeŝto (Népszinház (1903–1907), Népopera (1915–1918)). Ŝi mortis dum sieĝo de Budapeŝto en geto. Ŝi ofte kantadis ankaŭ popolkantojn.
Elektitaj teatraj roloj
- Jenő Huszka Bob herceg - princo György
- Ferenc Cseprephy: Piros bugyelláris - Zsófi
- Hervé: Lili - Amélie (ĉefrolo)
- Franz von Suppé: Boccaccio - titolrolo
Fontoj
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine