Emily Loizeau | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de februaro 1975 (49-jaraĝa) en Neuilly-sur-Seine |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio • Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Familio | |
Frat(in)o | Manon Loizeau |
Okupo | |
Okupo | kantaŭtoro • diskografa artisto |
TTT | |
Retejo | https://www.emilyloizeau.com |
Emily LOIZEAU [emili lŭazo] (naskiĝis la 7-an de februaro 1975 ) estas franca kantistino, kantverkistino, kaj komponistino.
Biografieto
Emily komencis lerni piano-ludadon kiam ŝi estis ĉirkaŭ 5-jara, kaj poste trairis longan klasikan muzikan studadon antaŭ ol dediĉi tri jarojn al teatro, interalie kiel asistantino de komponisto kaj reĝisoro Georges Aperghis.
Fine de la jaro 2001, Emily decidas ĉefe dediĉiĝi al kanzono. Krom muzikistino, ŝi fariĝos ankaŭ kantverkistino.
Dank'al angla patrino, Emily estas de angla-franca deveno kaj verkas en ambaŭ lingvoj. Ŝi samtempe estas inspirata de Georges Brassens, Bob Dylan kaj The Beatles. Krom Bach kaj Franz Schubert, ŝi ankaŭ amas Renaud ekde kiam ŝi estis 11-jara, kaj poste estas influata de Tom Waits, Nina Simone kaj Randy Newman.
Diskografio
1-a albumo
- 2005: La folie en tête
- 1. Balthazar
- 2. La folie en tête
- 3. Leaving You
- 4. Mon petit doigt
- 5. Boby chéri
- 6. L'âge d'or
2-a albumo
- 2006: L'autre bout du monde
- 1. L'autre bout du monde
- 2. Boby chéri
- 3. Voilà pourquoi
- 4. Je ne sais pas choisir
- 5. Jasseron (duope kun Frank Monnet)
- 6. I'm Alive
- 7. Sur la route
- 8. Je suis jalouse
- 9. Comment dire
- 10. Zool
- 11. Leaving You
- 12. London Town (duope kun Andrew Bird)
- 13. L'âge d'or
- (kaŝita: pianoludo)
- Ekstra video pri album-farado de "L'autre bout du monde"
3-a albumo
- 2009: Pays Sauvage
- 1. Pays Sauvage
- 2. Fais battre ton tambour
- 3. Tell me that you don't cry
- 4. Sister
- 5. La dernière pluie
- 6. Songes
- 7. Coconut Madam
- 8. La femme à barbe
- 9. Princess and the Toad
- 10. Ma maison
- 11. In our dreams
- 12. Dis-moi que tu ne pleures pas
- 13. Le coeur d'un géant
- 14. La photographie
Rekompencoj
- 2003: Laŭreato de premio de la "Fondation La Poste"
- 2005: Premio SACEM en "Festival Chorus des Hauts-de-Seine", en aprilo.