Emilia-romanja lingvo
Mapo
lingvo lingva familio
Gaŭlo-itala lingvaro
Parolantoj 4 400 000
Skribo latina alfabeto, alfabeto de latino
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 sen valoro
  Glottolog emil1243
Angla nomo Emilian–Romagnol
Franca nomo émilien-romagnol

La Emilia-romanja lingvo (fakte ĝustus nomi ĝin emilia-romanja dialektaro) estas parolata en Italio (Emilio-Romanjo) de 2 milionoj da parolantoj. Ĝi estas konsiderata parto de la gaŭlo-itala lingvaro. La ISO-kodo estas eml. Ekzistas Vikipedio en la emilia-romanja lingvo.

Internacie aparte notinda pri plidiskonigo de la romanja subgrupo de la dialektaro estas la brita esperantisto kaj lingvisto Douglas Gregor, kiu post sia emeritiĝo verkis la unuajn anglajn gramatikojn de la romanja kaj ankaŭ de la friula lingvo kiuj ambaŭ entenas antologion kun tradukoj de la aŭtoro. Li eldonis tradukon de la romanja burleska eposo Mad Nap: Pulon Matt el la 15-a jarcento, kiu eĉ en la itala neniam estis eldonita, kune kun la originala teksto.

Vidu ankaŭ


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.