Émile Bellsola | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1877 |
Morto | 7-an de decembro 1952 (75-jaraĝa) en Les Pavillons-sous-Bois |
Lingvoj | Esperanto • hispana |
Ŝtataneco | Francio • Hispanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Émile BELLSOLA (naskiĝis en 1878, mortis la 7-an de decembro 1952 en Pavillon-sous-bois, Francio) estis rusiljona tipografo kaj esperantisto.
Ekde 1912 Bellsola estis tipografo ĉe la ĵurnalo L'Indépendant de Perpinjano. Li instruis Esperanton al viroj ĉe tiea lernejo «Paul Bert», ĉiun lundon ĝis la jaro 1914. En aŭgusto 1914, por la deka Universala Kongreso, cetere ne okazinta pro la milito, Émile Bellsola kaj la esperantista grupo de Perpinjano kotizis cent frankojn por realigi novajn kaj interesajn projektojn. Je la militdeklaro, li aĝis 36 jarojn, estis mobilizita kaj sendita sur la fronton de Dardaneloj.
En 1920 la Unua Mondmilito estis dispeciginta la esperantistan movadon, sed ĝi restariĝis kaj Bellsola, elektita prezidanto de la grupode Perpinjano, reprenis siajn kursojn. En 1922 li foriris al Pavillon-sous-bois, kie li definitive ekloĝis.
Émile Bellsola ludis fundamentan rolon en la vivo de la esperantista grupo de Perpinjano, kvankam lian nomon oni malofte citis.
Fonto
El la verko de Jean Amouroux Histoire du mouvement espérantiste en Roussillon, Revuo "Conflent" n° 137, 1985, kun afabla permeso de l'aŭtoro.