Emil Vén | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Weisz Emilió |
Naskiĝo | la 9-an de aprilo 1902 en Fiume (Hungara reĝlando) |
Morto | la 13-an de julio 1984 en Budapeŝto (Hungario) |
Tombo | Budafok Cemetery |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Emil Vén, laŭ hungarlingve kutima nomordo Vén Emil estis hungara pentristo, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Weisz [vejs], lia vaste konata nomo estis nur "Emilio".
Emilió Weisz [1] naskiĝis la 9-an de aprilo 1902 en Fiume (Hungara reĝlando, nuntempa Rijeka en Kroatio), li mortis la 13-an de julio 1984 en Budapeŝto.
Biografio
Emil Vén devenis en varia hungara-itala familio. La familio frue translokiĝis al Trieste, en 1915 al Budapeŝto. Emilió frekventis industriartan lernejon, en 1918 kurson pri fotado, en 1919 liberan lernejon de Béla Uitz, fine li akiris diplomon en Reĝa Belarta Altlernejo en 1926. Liaj plej gravaj instruistoj estis Ágost Benkhard kaj Gyula Rudnay. Tiutempe, kiel asistanto li gvidis somere studentojn en artistkolonio en Makó. En 1927 pro politikaĵo li devis forlasi la ĉefurbon kaj li iris al Makó, kie li konatiĝis kun János Espersit, Attila József kaj Gyula Juhász. Li studvojaĝis al Italio, Hispanio kaj Francio. Ekde 1933 li vivis en Hódmezővásárhely kaj pentradis kun la lokaj pentristoj (ekz. György Kohán). Liaj sekvaj loĝlokoj estis Pécel (1937), Örkény, fine en 1940 en Budafok. Li instruis en libera lernejo inter 1948-1962, inter 1948-1955 en Industriarta Altlernejo. Li ricevis premiojn en 1950 kaj 1972. Li havis edzinon.
El solaj ekspozicioj
El kolektivaj ekspozicioj
- Arthalo Budapeŝto (1945-)
- Budapeŝto (1978, 1983)
Elektitaj pentraĵoj
- Memportreto (1923)
- portretoj pri Ákos Dutka (1958); Attila József (1973)
- Virágok (1966)
- Majális
- Virágcsendélet
Memorigiloj
- busto pri Emil Vén en Budafok (2002)