Emil Nagy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de novembro 1871 en Kaposvár |
Morto | 20-an de aŭgusto 1956 (84-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Mária Nagy |
Infanoj | Kristóf Nagy • István Vámosi Nagy |
Parencoj | József Hárs |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto • politikisto • advokato |
Emil NAGY [nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nagy Emil estis hungara politikisto, ministro, advokato, parlamentano, ĵurnalisto.
Emil Nagy naskiĝis la 16-an de novembro 1871 en Kaposvár. Li mortis la 20-an de aŭgusto 1956 en Budapeŝto.
Biografio
Emil Nagy frekventis gimnazion inter 1882 kaj 1890 en Budapeŝto, poste li lernis juron en la sama urbo. Li advokatiĝis en 1898. Inter 1905–1911 li estis parlamentano, poste li havis jurajn taskojn. Li denove estis parlamenta deputito inter 1922–1935, dume inter 1923 kaj 1924 li estis ministro pri justico. En Londono li konatiĝis kun Lordo Rothermere, poste li disŝutis la reviziismon pri Hungario. Inter 1951-1953 li estis deportita al provinco.
Dum jardekoj li ofte kontribuis en Pesti Hírlap. Li edziĝis trifoje, resume li havis 10 gefilojn.
Elektitaj publikaĵoj
- Le Traté de Trianon et ses Conséquences (1927)
- A Duna–Tisza-csatorna világszemszögből (In: Bizalom (1931, 2001)
- Finn–magyar párhuzamok (1940)